László Székely (soldato)

SZÉKELY László (se:kej) estis hungara bienulo, ano de nobela gardistaro en Vieno naskiĝinta en Pókakeresztúr 1741 kaj mortinta en Pókakeresztúr en 1791.

Kariero redakti

Székely studis en la reformita kolegio de Marosvásárhely. Ekde 1768 li estis ano de la nobela gardistaro de Vieno, en 1773 vickolonelo kaj kasisto de la gardistaro. Li estis pasiema alkemiisto kiel ano de framasoneca grupo Rózsakeresztes Társaság (Rozkruca Asocio). En 1785 li perdis sian rangon kaj oni kondamnis lin je sesjara prizono pro mankoj en kasejo. En 1787 imperiestro Jozefo la 2-a rezignis pri lia puno. Li vivis en sia naskiĝvilaĝo indikita kiel devigloĝejo por alkemiaj esploroj.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon