László Tőkés
TŐKÉS László [ˈlaːsloː ˈtøːkeːʃ] estas rumanuja hungara politikisto, episkopo de la Reformita Eklezio (Eklezia Distrikto Piatra Craiului [Királyhágómellék], Transilvanio) naskiĝinta la 1-an de aprilo 1952 en Kluĵo. Li estas la filo de reformita teologo István Tőkés.
László Tőkés | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regado | 2007-2009 Eŭropa deputito | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1952 (70-jara) en Kluĵo | ||||
Religio | Reformita Eklezio en Rumanio [#] | ||||
Lingvoj | rumana • hungara [#] | ||||
Loĝloko | Kluĵo [#] | ||||
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario [#] | ||||
Alma mater | Protestant Theological Institute of Cluj [#] | ||||
Partio | senpartia [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • parson [#] | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
episkopo de la Reformita Eklezio | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Meritoj plej gravajRedakti
László Tőkés kontribuis al falo de komunista diktaturo en Rumanio en decembro de 1989, kiam li kontraŭstaris al aŭtoritatoj forlasi sian paroĥejon de Timișoara. Multe da homoj (rumanoj, hungaroj) manifestaciis antaŭ lia paroĥa domo kiel signo de solidareco. Li estis deputito de la Eŭropa Parlamento inter 2007 kaj 2009 kiel sendependa ano de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco kaj en 2009 kiel reprezentato de RMDSZ ano de la Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj. Li estis la honora prezidanto de RMDSZ, kunfondinto de Transilvania Hungara Nacia Konsilantaro.
DistingojRedakti
La 16-an de junio 2009 li estis distingita en Washington per Truman-Reagan Medal of Freedom pro sia merito en la lukto kontraŭ komunista diktaturo en Rumanujo.
FontoRedakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine