László Vándorfi
László Vándorfi [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándorfi László estis hungara dramisto, reĝisoro, aktoro, voĉoaktoro, teatrestro.
László Vándorfi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de septembro 1951 (72-jaraĝa) en Veszprém | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Lovassy László Grammar School vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Vándorfi[1][2] naskiĝis la 24-an de septembro 1951 en Veszprém (urbo).
Biografio redakti
László Vándorfi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1971–1976), dum li estis amatora aktoro kaj reĝisoro en Universitata Scenejo. Li estis vicaktoro en Teatro de Kecskemét (1976–1978), poste en pli malgrandaj teatroj en Budapeŝto. Li revenis al Kecskemét, kie li estis jam aktoro-reĝisoro (1983–1986), poste inter 1986–1990 li estis reĝisoro kaj dramaturgo de Teatro Petőfi (Veszprém), fine li estis tie teatrestro inter 1991–2000. Ekde 2001 li estis reĝisoro-teatrestro de alia teatro de Veszprém. Li ricevis premiojn inter 1987-2021. Li havis edzinon.
Liaj dramoj (elekto) redakti
- Jézus Krisztus, az embernek fia (1984)
- Sobri Jóska (1992)
- Omnibusz (2003)
- Égi vándor (2011)
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Valentin
- La Ventego - Adrian
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Friedrich Schiller:
- Maria Stuart (dramo) - Mortimer
- Kabale und Liebe - Ferdinand
- Imre Madách: La tragedio de l' homo -
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Róbert Fűrész
- Sándor Petőfi: Tigris és hiéna - Borics; Milutin
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio) - Péter Simon
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Turai
Liaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Ŝekspiro: Hamleto, Reĝo Lear, Somermeznokta sonĝo, Romeo kaj Julieta, Dekdua Nokto aŭ Epifanio...
- Molière: La malsanulo pro imago, Georgo Dandin, Tartufo
- Ede Szigligeti: Liliomfi
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Albert Szirmai: Mágnás Miska
- Ernő Szép: Lila ákác
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Linda (televizia serio, 2002)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Alain Delon, Charlton Heston, Gregory Peck[3]