László Várnagy
László Várnagy [lAslO vArnadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várnagy László estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Wágner.
László Várnagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wágner László |
Naskiĝo | 1-an de junio 1920 en Siklós |
Morto | 5-an de septembro 1995 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Keszthely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
László Wágner[1] naskiĝis la 1-an de junio 1920 en Siklós, li mortis la 5-an de septembro 1995 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
László Várnagy frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1943. Post la diplomo li estis bestokuracisto jardekon. Baldaŭ li laboris en direkcio pri sanaferoj de bestoj, kie li partoprenis kodigajn laborojn pri bestoj. Li estis katedrestro inter 1963 kaj 1982 en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. Li estis vicrektoro (1966-1978), poste rektoro (1978-1981). Li kandidatiĝis en 1981, doktoriĝis en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn kaj memormedalojn. Li edziĝis en 1945.