VALOVITS László [pr. valoviĉ] estas rumanuja hungara pentristo, grafikisto naskiĝinta en Târgu Lăpuş en 1945.

Kariero redakti

Li finis en Kluĵo en Belarta Altlernejo Ion Andreescu en 1972. Li estas scenejdekoraciisto de la teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo. En 2005 la Muzeo MIN-ON de Tokio aĉetis kaj ekspoziciis lian pentraĵon pri rumana komponisto George Enescu.

El liaj individuaj ekspozicioj redakti

  • 1969 – Kluĵo;
  • 1986 – Universitata Bilioteko, Kluĵo;
  • 1987 – Antaŭhalo de Kolozsvári Állami Magyar Színház de Kluĵo;
  • 1993 – Galerio Szentegyház-strata de Belarta Ligo (UAP), Kluĵo;
  • 1994 – Universitata Biblioteko, Kluĵo;
  • 1994 – Galerio Gy. Szabó Béla, Kluĵo;
  • 1995 – Budapest, Belgrád Rakpart 24.;
  • 1996 – Budapest, Semmelweis u.;
  • 1996 – Budapest, „INNOF” Kulturcentro;
  • 1996 – Budapest Galéria;
  • 1998 – Gellért Szálló, Budapest;
  • 2000 – Nacia Muzeo, Kluĵo.

El liaj grupaj ekspozicioj redakti

  • 1993 – „Stigma” , Ludwigslust, Germanujo;
  • 1993 – „Stigma” , Potsdam, Germanujo;
  • 1993 – „Stigma” „Libro de Aperaĵoj”, Galerio de Belarta Ligo, Kluĵo;
  • 1995 – „Stigma” „Libro de Aperaĵoj”, Nacia Muzeo, Kluĵo;
  • 1995 – „Lucian Blaga” Belarta Konkursekspozicio, Nacia Muzeo, Kluĵo;

Fonto redakti