László Varga (politikisto)

László Varga [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga László estis hungara advokato, parlamenta deputito.

László Varga
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1910 (1910-12-18)
en Budapeŝto
Morto 17-an de majo 2003 (2003-05-17) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto • attorney at law • verkisto
vdr

László Varga[1][2] naskiĝis la 18-an de decembro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de majo 2003 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Varga maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1935, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939, advokatan diplomon en 1943. Li estis demokrato, tial dum la nazia erao (1944) li estis arestita. Ekde 1945 li politikadis en kunsido de municipo Budapeŝto, post 2 jaroj li estis parlamentano. Pro minaco de komunistoj li rifuĝis en 1948 al Svislando, post 2 jaroj li migris al Usono. Inter 1950 kaj 1964 li laboris en studio de Radio Libera Eŭropo, poste li malfermis propran advokatan atelieron. Dum agonio de la socialismo (1989) li hejmenvenis kaj partoprenis en la opozicia movado. Li denove estis parlamentano ekde 1994 ĝismorte. Li ricevis solan premion en 2000. Li edziĝis trifoje pro vidviĝoj, liaj edzinoj neniam naskis. Li verkis ankaŭ teatraĵojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Legyen igazság! Varga László előadásai (prelegoj, 1938)
  • A magyarországi kényszermunka rendszer jogi vonatkozásai (1954)
  • Human Rights in Hungary (1967)
  • Kérem a vádlott felmentését! (1979)
  • A Fecske utca és a Park Avenue sarkán (1984)
  • Színművek (kolektitaj teatraĵoj, 1986)
  • New Yorktól Mallorcáig, és vissza (1987)
  • A nászinduló (teatraĵo, 1989)
  • Jelesek és elbukottak. Történik Budapesten 1939-47 között (1990)
  • A nagy hal (teatraĵo, 1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti