László Vidovszky
László VIDOVSZKY [lAslO vidovski], hungare Vidovszky László estas hungara komponisto kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estas Ilona Keserü.
László Vidovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1944 (80-jaraĝa) en Békéscsaba |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Keserü |
Okupo | |
Okupo | komponisto • universitata instruisto • muzikinstruisto |
László Vidovszky naskiĝis la 25-an de februaro 1944 en Békéscsaba.
Biografio redakti
László Vidovszky frekventis muziklernejojn en Békéscsaba kaj en Szeged, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1962–1967. Lia plej grava instruisto estis Ferenc Farkas. Poste li plulernis en Parizo. Inter 1972-1984 li instruis en la Muzikarta Altlernejo, poste en Universitato de Pécs. Ekde 1999 li denove instruas ankaŭ en la Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.