László Wagner (arkitekto)

László Wagner [lAslO vagner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wagner László estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

László Wagner
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1911 (1911-09-24)
en Eger
Morto 26-an de februaro 1987 (1987-02-26) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

László Wagner[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1911 en Eger, li mortis la 26-an de februaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Wagner maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Iván Kotsis, Károly Csányi, Gyula Wälder (arkitekto), Dezső Hültl, Gyula Sándy, Győző Mihailich, Pál Csonka, László Warga (arkitekto), Géza Pattantyús-Ábrahám. Inter 1935 kaj 1942 li laboris en pluraj arkitektaj atelieroj, en 1939 li estis akceptita plenrajta arkitekto. Inter 1943-1948 li estis asistanto en la universitato, poste en diversaj ŝtataj entreprenoj. Li multe vojaĝis ekde jam la studentaj jaroj. Li pensiuliĝis en 1972, tamen li laboris plu ankoraŭ 3 jarojn. Li ricevis plurajn premiojn en la 1960-aj jaroj. Lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj konstruaĵoj planitaj de Wagner redakti

  • Sidejo de eklezia ŝparkaso, Eger (kunarkitekto, 1940-42)
  • loĝdomo, Újpest, (1949)
  • armea hospitalo, Kecskemét, (1951-53)
  • fabrika oficdomo, Dunaújváros, (kunarkitekto, 1956-60)
  • propra feriejo, Tihany, (1957-58)
  • medikamenta instituto, (1958-61)
  • fabrika laboratorio, Budapeŝto, (1961-62)
  • fakultato de Universitato Semmelweis, Budapeŝto, (kunarkitekto, 1970-1976)

Fontoj redakti

Referencoj redakti