Lázaro Cárdenas (Quintana Roo)

Lázaro Cárdenas estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

Lázaro Cárdenas
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77300–77386
Kodo laŭ INEGI 23007
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Clementino Angulo Cupul (2008-11)
Demografio
Loĝantaro 22 357
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 21°06′N 87°24′U  /  21.1°N, 87.4°U / 21.1; -87.4 (Lázaro Cárdenas (Quintana Roo)) (mapo)
Alto 10 m
Areo 3881 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Lázaro Cárdenas (Quintana Roo) en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de Lázaro Cárdenas (Quintana Roo) en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Lázaro Cárdenas (Quintana Roo) en Quintana Roo
Situo de Lázaro Cárdenas (Quintana Roo) en Quintana Roo
Situo de Lázaro Cárdenas (Quintana Roo) en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lázaro Cárdenas Municipality, Quintana Roo [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Kantunilkín. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23007.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 22357 loĝantojn. El tiuj estis 11478 viroj kaj 10879 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3881 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.

 
Ĉefaj loĝlokoj en la komunumo Lázaro Cárdenas.

Sur la teritorio de la komunumo ekzistas 58 loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La ĉefaj estas la sekvaj:

Loĝloko Loĝantoj
Tuta komunumo 22 434
Kantunilkín 6 383
Ignacio Zaragoza 2 057
Chiquilá 1 285
Holbox 1 198
Nuevo Valladolid] 1 149
Solferino 810
Pacchen 107

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 17546 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 10154 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 57,9 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti