Forst-Längenbühl

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Längmoos)


Forst-Längenbühl estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 730 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Forst-Längenbühl
Blazono de Forst-Längenbühl
Blazono de Forst-Längenbühl
Blazono de Forst-Längenbühl
Lago Dittligsee en Forst-Längenbühl
Lago Dittligsee en Forst-Längenbühl
Lago Dittligsee en Forst-Längenbühl
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 45′ 18″ N 7° 31′ 48″ O / 46.75500 °N, 7.53000 °O / 46.75500; 7.53000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 18″ N 7° 31′ 48″ O / 46.75500 °N, 7.53000 °O / 46.75500; 7.53000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 730
Areo 4,49 km²
Alteco 652 m super marnivelo
Poŝtkodo 3636
Komunumkodo 0948
Mapo de Forst-Längenbühl
Mapo de Forst-Längenbühl
Mapo de Forst-Längenbühl
vdr

Geografio redakti

Forst-Längenbühl situas en Berna Oberlando sur marĉa tavolo inter la valoj de Gürbe en oriento kaj de Aro en okcidento. En Längenbühl situas tri lagetoj, nome la lago Dittligsee, la Lago de Geist kaj la Arbara Lageto. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la rivero Gürbe. La komunumo konsistas el la du partoj Forst kaj Längenbühl. Kiuj siavice konsistas el la setlejoj Dörfli, Allmend, Chromen, Längmoos kaj Riedhubel (Forst), respektive Dittlige, Bim Wald, Clinismad, Hattige, kaj Weiermatt (Längenbühl).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,49 km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de arbaro, 68,2% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Forst-Längenbühl limas en nordo al Gurzelen, en nordoriento al Uetendorf, en oriento al Thierachern, en sudoriento al Uebeschi, en sudo al Blumenstein, kaj en okcidento al Wattenwil.

Trafiko redakti

Forst kaj Längenbühl situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per diversaj flankaj vojoj de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 6 kilometrojn oriente norde de Thun. Per la buslinio n-ro 51 de la regiona transportentrepreno Thun-Interlaken de Blumenstein al Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Forst-Längenbühl estiĝis la 1-an de januaro 2007 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Forst kaj Längenbühl. Unuaj setlejoj ja ekzistis en la La-Tène-epoko, ekzemple estis trovita skeleto kun du broncaj brakringoj. En la marĉo Seihenried estis malkovrita restaĵoj de romia bieno. En mezepoko Forst kaj Längenbühl apartenis al la Baronoj de Strättlige, tiam al la Grafoj de Kiburgo por en la jaro 1384 fariĝi havaĵo de la urbo Berno.[3] La unua dokumenta mencio de Forst datiĝas el la jaro 1344.[4] La unua dokumenta mencio de Längenbühl datiĝas el la jaro 1493 kiel Lengenbuel. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Forst kaj Längenbühl apartenis al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la du komunumoj estis parto de la tiama distrikto Oberseftigen. En la jaro 1803 ili estis atribuitaj al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Thun. [5]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti