Léo Ferré

franca muzikisto

Léo FERRÉ (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1916 en Monako, mortis la 14-an de julio 1993 en Italio), estis poeto kaj muzikisto. Ferré miksis lirismon kun slango, amon kun anarkiismo. Li okupis centran lokon en la medio de la franca kanzono kaj konsiderata de iuj, kiel absoluta referenco en ĉi kampo.

Léo Ferré
Persona informo
Léo Ferré
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1916 (1916-08-24)
en Monako
Morto 14-an de julio 1993 (1993-07-14) (76-jaraĝa)
en Castellina in Chianti
Tombo tombejo de Monako vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Castellina in Chianti vd
Ŝtataneco MonakoFrancio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Albert I Lycée vd
Familio
Edz(in)o Madeleine Ferré vd
Profesio
Okupo kantisto • poeto • kantoverkistokomponistokantaŭtoroverkisto • radio-prezentisto • dirigentopianistomuzikisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1941–1992 vd
Verkado
Verkoj L'Espoir ❦
Amour Anarchie ❦
Il n'y a plus rien ❦
Léo Ferré ❦
Les Chansons d'Aragon ❦
Verlaine et Rimbaud ❦
Léo Ferré chante Baudelaire ❦
La Chanson du mal-aimé ❦
La Violence et l'Ennui ❦
L'Opéra du pauvre vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kelkaj tekstoj de Ferré estis jam tradukitaj al esperanto. La kantisto Morice Benin kiu jam registris KD-on en esperanto ("In-spir'") en 2005 planis registri alian KD-on kun kanzonoj de Ferré laŭ la franclingva KD kiu jam aperis "Benin chante Ferré" (Benin kantas Ferré), kvankam tiu plano pro la baldaŭa morto de Morice Benin ne plu realiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉio franclingve