Léo Houziaux

belga astronomo

Léo Houziaux (naskiĝis la 23-an de marto 1932 en Rochefort (Belgio)) estas belga astronomo.

Léo Houziaux
Persona informo
NomoLéo Houziaux
Dato de naskiĝo23-a de marto 1932
NaskiĝlokoRochefort (Belgio)
Aĝo92
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBelgio
Portalo pri Homoj
vdr

Li ricevis sian licencion pri fiziko en 1955 en la Universitato de Lieĝo, kaj dungiĝis en la Air Research and Development Command de la usona aerarmeo kaj, kiel scienca stipendiulo de NATO, faras restadojn en la Instituto de Astrofiziko de Parizo kaj la Universitato de Padovo, kaj dank'al stipendio de la Kulturaj Interkonsentoj Belglo-Nederlando, en la Observatorio de la Universitato de Leiden en la komenco 1957.

En la fino 1957 li iris en la Universitaton de Kalifornio ĉe Berkeley. Sub la gvidado de Otto Struve li faris esplorojn pri la varmaj steloj, kiuj estas la temo de la disertaĵo per kiu li ricevis sian doktorecon en fiziko de la Universitato de Lieĝo en 1960.

La sama jaro, li ricevis postenon de Carnegie Research Fellow en la Kalifornia Instituto de Teknologio de Pasadena (Kalifornio), kie il laboris per la instrumentoj de la Observatorio de Monto Wilson. Li ankaŭ laboris en la observatorioj de la Monto Palomar kaj de la Universitato Harvard. En 1964 Li laboris pri kosmaj esperimentoj en la Smithsonian Institution.

De 1966, li kaj liaj kolegoj disvolvis en kunlaboro kun britaj teamoj, tio, kio iĝis la unua eŭropa astrofizika artefarita satelito sub la nomo "TD 1A". Lanĉita en 1972, tio satelito kolektigis granda kvanton da senkomparaj astrofizikaj datumoj pri la ultraviolaj spektro kaj intenseco de pli ol 30 000 steloj dum dujara observo de la ĉielo.

Li frekventadis la Observatorion de Haute-Provence de 1955 kaj konatiĝis de multenombraj sciencesploristoj, notinde Yvette Andrillat (direktorino de la observatorio en 1984) kun kiu li kunverkis kvindekon da publikaĵoj pri planedumaj nebulozoj, simbiozaj steloj kaj novaoj.[1]

La 13-a de novembro 1999 li estis elektita konstanta sekretario de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Belgio, posteno, kiun li tenas de januaro 2000.

Asteroidoj malkovritaj : 3  
4782 Gembloux 14-a de oktobro 1980
(6946) 1980 RX1 15-a de septembro 1980
10271 Dymond 14-a de oktobro 1980

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 3 asteroidojn[2] ĉiujn en 1980 en kunlaboro kun Henri Debehogne.

La asteroido 24945 Houziaux estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti