Léopold Sédar Senghor
Léopold Sédar Senghor (naskiĝis la 9-an de oktobro 1906; mortis la 20-an de decembro 2001) estis senegala poeto kaj politikisto. Li estis la unua nigrulo kiu instruis francan literaturon en franca liceo ekde 1935, estas el inter la plej elstaraj afrikaj beletristoj, kaj iĝis prezidento de sia lando, Senegalo.
Léopold Sédar Senghor | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Léopold Sédar Senghor | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1906 en Joal-Fadiouth, ![]() | ||||
Morto | 20-an de decembro 2001 (95-jara) en Verson, Calvados, ![]() | ||||
Tombo | Bel-Air Cemetery [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio • Senegalo [#] | ||||
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo • Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand [#] | ||||
Partio | Franca Sekcio de la Laborista Internacio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Colette Hubert • Ginette Éboué [#] | ||||
Parencoj | Charles M. Huber [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • poeto • verkisto • membro de Franca rezistado • filozofo [#] | ||||
Laborkampo | poezio • politiko [#] | ||||
Aktiva en | Parizo [#] | ||||
Aktiva dum | 1935– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hosties noires ❦ Éthiopiques [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis la 9-an de oktobro 1906, kaj mortis en Francio (apud sia franca edzino) en 2001. Li komencis siajn studojn en tio, kio estis tiutempe la precipa maniero studi por la indiĝenaj loĝantoj de la eŭropaj kolonioj, nome en katolika misiistejo, en Ngasobil. Poste en kolegio kaj liceo de Dakaro. Poste en Francio en la prestiĝa liceo Louis-le-Grand kaj la nemalpli prestiĝa universitato Sorbonne.
Sukcesinta la plej altan konkurson pri instruado de la franca nacia edukadosistemo: agregation, li komencis instrui francan literaturon kaj gramatikon en liceo "Descartes" (=Kartezio) en Tours en jaro 1935. Tio estis tiuepoke tute nova, kaj kelkaj junaj liceanoj skribis al siaj gepatroj "nia profesoro pri la franca lingvo estas nigrulo, sed li ne tute nudas sed estas en kostumo".
Kune kun Aimé Césaire, Frantz Fanon kaj Léon Damas, Senghor kreis la koncepton "nigruleco", literatura kaj filozofia movado, kiu provis disigi afrikan kulturon disde la eŭropaj influoj.
Li elektitis en la Francan Akademion en 1983.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.biblioweb.org/-SENGHOR-Leopold-Sedar-.html Arkivigite je 2006-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.academie-francaise.fr/immortels/discours_reception/giscard.html Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.sangonet.com/SenghorLS/SenghorDCD.html
- http://dominique-aubier.org/france/dokumente/heidelberg-poesie-fr.html Arkivigite je 2006-03-02 per la retarkivo Wayback Machine