Léopoldine Cécile Marie-Pierre Catherine Hugo (28a de aŭgusto 1824 – 4a de septembro 1843) estis la plej aĝa filino de Victor Hugo kaj de Adèle Foucher.

Léopoldine Hugo
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1824 (1824-08-28)
en Parizo
Morto 4-an de septembro 1843 (1843-09-04) (19-jaraĝa)
en Villequier
Mortokialo drono
Tombo Villequier
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Victor Hugo
Patrino Adèle Foucher
Frat(in)oj Adèle Hugo • Charles HugoFrançois-Victor Hugo
Edz(in)o Charles Vacquerie
Okupo
Okupo mondumano
vdr

Ŝi edziniĝis al Charles Vacquerie en la preĝejo Saint-Paul-Saint-Louis la 15an de februaro 1843.

Tamen nur kelkajn monatojn poste, nome la 4an de septembro 1843, ŝi mortis tragike en Villequier, en la rivero Sejno, drone kun sia edzo Charles Vacquerie en vrako de ilia boato. Ŝajne li klopodis savi sian edzinon, sed pro la pezo de la malsekegaj vestoj, li ne sukcesis kaj ambaŭ dronis.

Hugo estis tiam en Pireneoj, kun sia ama(n)tino Juliette Drouet, kaj li eksciis pri tiu tragedio per la gazetaro en Rochefort[1]. La verkisto estis terure kortuŝita pro tiu morto, kiu inspiris al li plurajn poemojn de Les Contemplations ĉefe elstare «Demain, dès l'aube…». Ekde tiam kaj ĝis sia ekzilo, Victor Hugo produktis nenion, nek teatron, nek romanon, nek poemon. Kelkaj vidis en la morto de Léopoldine kaj en la malsukceso de Les Burgraves tialon de seniluziigo por la literatura kreado.[2]. Aliaj vidis tialon anstataŭe en la politiko, kio havigis al li alian parolejon.[3]

Notoj redakti

  1. Léopoldine Hugo en la memorretejo [1].
  2. Jean Delalande, Victor Hugo, dessinateur génial et halluciné, p. 11.
  3. Adèle Hugo, 1863, samloke, t. 2, p. 478.

Eksteraj ligiloj redakti