Francisco López de Gómara

(Alidirektita el López de Gómara)

Francisco López de Gómara (Gómara, provinco Soria, 1511 – samloke, 1566) estis hispana ekleziulo kaj historiisto, kiu elstaris kiel kronikisto de la hispana konkero de Meksiko, spite la fakton ke li neniam trapasis la Atlantikon.

Francisco López de Gómara
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1511 (1511-01-01)
en Gómara
Morto 1-an de januaro 1566 (1566-01-01) (55-jaraĝa)
en Gómara
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater historia universitato de Alkalao
Okupo
Okupo kronikistohistoriisto
vdr

Li translokiĝis al Romo en 1531, kaj reveninte ĉirkaŭ 1540 li konis Hernán Cortés kaj restis en lia hejmo kiel kapelano. Li estis humanisto kaj historiisto, profesoro de klasikaj beletroj en la Universitato de Alkalao.[1]

La dua parto de lia verko, titolita Crónica de la conquista de Nueva España, estis elirejo por la versio de la historio de la konkero de Meksiko de Bernal Díaz del Castillo, en sia Historia verdadera de la conquista de la Nueva España.

Verkoj redakti

Kvankam li neniam veturis al la Nova Mondo, li verkis multajn verkojn pri la konkero de la hispanaj kolonioj:

  • Historia general de las Indias
  • Historia de la conquista de México
  • Crónica de los Barbarrojas
  • Anales de Carlos V
  • Vida de Hernán Cortés

Notoj redakti

  1. Francisco López de Gómara. Centro Virtual Cervantes. [1] Konsultita la 26an de Aŭgusto 2018.