Lützelbach
Lützelbach estas komunumo de la distrikto Odenwald en la sudo de Hesio, proksime al la limo al Bavario, en arbaroriĉa ĉirkauaĵo de la mezmontaro Odenwald. Fine de la jaro 2021 ĝi havis 6 831 loĝantojn.
Lützelbach | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06165, 09372, 06066 | |||||
Poŝtkodo | 64750 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437010 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Uwe Olt | |||||
Adreso de la administrejo | Mainstr. 1 64750 Lützelbach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6831 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 47′ N, 9° 5′ O (mapo)49.7879861111119.0765972222222Koordinatoj: 49° 47′ N, 9° 5′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 278 m | |||||
Areo | 35,46 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.luetzelbach.de | |||||
DisdividoRedakti
La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj :
- Lützel-Wiebelsbach (administra sidejo)
- Seckmauern
- Haingrund
- Breitenbrunn: la loko, kiu hodiaŭ havas 830 loĝantojn, unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1273, sed supozeble jam fondiĝis dum la 11-a jarcento
- Rimhorn proksime de Höchst im Odenwald
VidindaĵojRedakti
Vidindas restoj de la romiaj limfortikaĵoj el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo, kiuj celis protekti la romian imperion de atakantaj ĝermanaj triboj, sed plenumis tiun funkcion nur ĝis la jaro 260, kiam la alemanoj venkis la limfortikaĵojn.