Lăpuștești
komunumo en Rumanio
Lăpuștești [ləpuŝteŝtj] (hungare Felsőszamos) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 345 loĝantojn (rumanoj), en 1992 135. Ĝia unua skriba mencio estis en 1666. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Râșca.
Lăpuștești | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Cluj | ||
Alinome | Felsőszamos (hungare) | ||
Komunumo | Râșca (Cluj) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 43′ N, 23° 11′ O (mapo)46.71472222222223.181666666667Koordinatoj: 46° 43′ N, 23° 11′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 1,071 m | ||
Poŝtkodo | 407492 | ||
Loĝantaro | 105 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 59265 | ||
Lăpuștești situas en alto de pli ol 1000 metroj en malvasta valo kaj estas atingebla nur de la okcidento, per vojo de Râșca tra Dealu Mare.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)