SCHLAUCH Lőrinc (pro ŝlauĥ) estis hungara romkatolika episkopo, kardinalo, eklezijuristo, direktorarano de MTA (1901) naskita en Újarad la 27-an de marto 1824 kaj mortinta en Nagyvárad la 10-an de julio 1902.

Lőrinc Schlauch
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1824 (1824-03-27)
en Arad
Morto 10-an de julio 1902 (1902-07-10) (78-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Q118291514
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Biografio redakti

Lőrinc Schlauch studis en Segedo kaj Peŝto. De 1846 li estis episkopa arkivisto en Temesvár. De 1847 li estis kaplano, de 1852 teologia profesoro en Temesvár. De 1859 li estis parokestro de Mercyfalva, de 1863 de Temesgyarmat. En 1867 li doktoriĝis pri eklezijurot. Li fariĝis de 1872 kanoniko, de 1873 episkopo de Satmaro, de 1887 latinceremonia episkopo de Nagyvárad, en 1886 grafo de Romo kaj papaa tronstaranto, en 1893 kardinalo. Por flego de hungarlingva kulturo de ĉangohungaroj li estis unu el fondintoj de Szent László Társulat (Asocio Sankta Ladislao), kaj de 1877 li fariĝis ties prezidanto. En 1886 li aĉetis la bibliotekon de publicisto János Török kaj sub nomo Bibliotheca Laurentiana li fondis en Satmaro episkopan bibliotekon.

Verkoj redakti

  • Magyarok segedelmezése keleten (Bp., 1880);
  • A bukovinai és csángó magyarok és a Szent László Társulat (Bp., 1884);
  • A rabszolgakereskedés Afrikában (Bp., 1889);
  • Beszédei (I – IV., Bp., 1890 – 1899);
  • Evolutio és a létért való küzdelem (Bp., 1890).

Fonto redakti