SZABÓ Lőrinc estis hungara poeto, kiu naskiĝis en Miŝkolco la 31-an de marto 1900 laj mortis en Budapeŝto la 3-an de oktobro 1957. Lia filino estis Klára Gáborjáni.

Lőrinc Szabó
Persona informo
Szabó Lőrinc
Naskiĝo 31-an de marto 1900 (1900-03-31)
en Miskolc
Morto 3-an de oktobro 1957 (1957-10-03) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj francahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio National Peasant Party vd
Familio
Infanoj Klára Gáborjáni vd
Parencoj Kálmán Gáborjáni Szabó vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
Aktiva dum 1922– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aprezo redakti

Lőrinc Szabó estis membro de la Nyugat-generacio, al kiu instruas la poezion Mihály Babits, Dezső Kosztolányi - ne sensukcese. SZABÓ Lőrinc havas personecon dubeman, senkredan, malkapablan entuziasmi por io ajn; senĉese li kvazaŭ vivisekcias ankaŭ sin mem, sen trovi ion pozitivan eĉ en la propra personeco. Sed ĉiun ĉi rigidan flegmon, malesperon, triston li transformas je poezio kun milda delikateco kaj aro da koloroj. Li estas vera urba poeto,en liaj poemoj pulsas la malkvieto de la moderna vivo, kaj tiu de la penso - kaj sentomondo de la grandurba homo; tion atestas la granda nombro de transpaŝoj en lia poezio.(ĝis la morto li restis soleca homo, el ĉiuj vidpunktoj: li kapablis trovi kunulon nek kiel poeto, nek kiel homo. Li estis ankaŭ elstara tradukisto.

Verkoj inter aliaj:

Eksteraj ligiloj redakti