L'avventura (nome: "La aventuro") estas itala filmo de 1960 reĝisorita de Michelangelo Antonioni en kiu stelulis Gabriele Ferzetti, Monica Vitti kaj Lea Massari. Disvolvigita el historio de Antonioni kun kunverkistoj Elio Bartolini kaj Tonino Guerra, la filmo temas pri la malapero de juna virino (Massari) dum boata veturo en la Mediteraneo, kaj la posta serĉado fare de ŝia amanto (Ferzetti) kaj de ŝia plej bona amikino (Vitti). Ĝi estis filmita surloke en Romo, en la Eoliaj Insuloj, kaj Sicilio en 1959 sub malfacilaj financaj kaj fizikaj kondiĉoj. Oni notis la filmon pro sia malkutima ritmo, kiu emfazis vidkomponon, rapidon kaj karakteron super tradicia rakontmaniero.

L’avventura
filmo
Originala titolo L'avventura
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1960, 15 maj. 1960
Ĝenro filma dramo
Kameraado Aldo Scavarda
Reĝisoro(j) Michelangelo Antonioni
Produktisto(j) Cino Del Duca
Scenaro Elio Bartolini • Tonino Guerra • Michelangelo Antonioni
Filmita en Sirakuzo • Katanio • Palermo • Sicilio
Loko de rakonto Sicilio
Muziko de Giovanni Fusco
Rolantoj Gabriele Ferzetti • Monica Vitti • Lea Massari • Lelio Luttazzi • Renzo Ricci • Esmeralda Ruspoli • Giovanni Petrucci • Dominique Blanchar • Jack O'Connell
Produktinta firmao Cino Del Duca
IMDb
vdr
Monica Vitti en foto de la filmo L’avventura (1960).

L'avventura estis nomumita por nombraj premioj kiel la Ĵurian Premion en la Kinfestivalo de Cannes de 1960. La filmo faris Monica Vitti internacia stelulo.[1] Laŭ la nekrologo de Antonioni, la filmo "sisteme subvertis la filmajn kodojn, praktikojn kaj strukturojn tiam validajn."[2] L'avventura estas la unua filmo de trilogio de Antonioni, sekvita de La notte (1961) kaj de L'eclisse (1962).[3][4][5] La formo de "trilogio" venas el la paralelo inter la unuaj du filmoj, partikulare en iliaj finoj kio estas kontraŭita de L'eclisse. La du unuaj finoj okazas mateniĝe kun plinovigo de rilato kiu estis parte detruita.[5] La filmo aperis en la listo de Sight & Sound de la dek pintoj fare de kritikistoj iam trifoje en serio: ĝi estis voĉdonita la dua en 1962,[6] la kvina en 1972 kaj la sepa en 1982.[7] En 2010, ĝi estis rangigita la 40a en la listo de la gazeto Empire por "La 100 Plej Bonkvalitaj Filmoj de la Tutmonda Kinarto."[8]

Referencoj redakti

  1. Valdez, Joe, "L'Avventura (1960)", This Distracted Globe, 26a de aŭgusto 2007. Kontrolita 20a de septembro 2008. Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Adair, Gilbert, "Michelangelo Antonioni", 1a de aŭgusto 2007. Kontrolita 20a de septembro 2008.
  3. Gazetas, Aristides. (2008) An Introduction to World Cinema. North Carolina: McFarland, p. 246. ISBN 978-0-7864-3907-2.
  4. Wakeman, John. (1988) World Film Directors: 1945-1985. Nov-Jorko: The H. W. Wilson Company, p. 65. ISBN 978-0824207571.
  5. 5,0 5,1 Cameron, Ian Alexander. (1971) Antonini. London: Praeger. ISBN 978-0289795989.
  6. Sight & Sound Top Ten Poll: 1962. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 2014-10-08. Alirita 10a de junio, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-08. Alirita 2019-12-10.
  7. Sight & Sound Top Ten Poll: 1982. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 2012-06-17. Alirita 10a de junio, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-08. Alirita 2019-12-10.
  8. The 100 Best Films of World Cinema, Empire [1] alirita la 12an de majo 2012.

Literaturo redakti

  • Arrowsmith, William (1995). Ted Perry (eld.). Antonioni: The Poet of Images. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-509270-7.
  • Brunette, Peter (1998). The Films of Michelangelo Antonioni. New York: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-38992-1.
  • Chatman, Seymour (1985). Antonioni: The Surface of the World. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-05341-0.
  • Tassone, Aldo (2007). Antonioni. Paris: Flammarion. ISBN 978-2-081-20301-3.
  • Nicoli, Marina (2016). The Rise and Fall of the Italian Film Industry. United Kingdom: Taylor & Francis. ISBN 1317654374.

Eksteraj ligiloj redakti