Malfermi la ĉefan menuon

Vsevolod Ivanov

(Alidirektita el L. Ivn)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vsevolod Pavloviĉ IVANOV - estas konata sovetia esperantisto. Naskiĝis en 1900 kaj mortis dum stalinaj reprezalioj la 24an de novembro 1937. Verkis en Esperanto kaj havis plumnomon L.Ivn.

Mikaelo Bronŝtejn, post rigardo al verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de Josip Pleadin, Geoffrey Sutton, kaj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj Vsevolod Ivanov (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).[1]

VerkojRedakti

NotojRedakti

  1. Mikaelo Bronŝtejn: Sortoj frakasitaj. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. pp. 113-126.