Leonard Nowell Mansell Newell

(Alidirektita el L. N. M. Newell)

Leonard Nowell Mansell NEWELL [njuel] (pseŭdonimo: Eleno Vinfero; naskita en 1902 en Londono; mortinta en 1968 en trajno al Parizo) estis angla asekuristo kaj esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1916. De 1925 ĝis 1926 li estis sekretario de la Londona Esperanto-Klubo, de 1926 ĝis 1927 ties vicprezidanto. De 1925 ĝis 1930 li estis ĉefredaktoro de International Language. De 1926 ĝis 1931 li estis membro de administra kaj aliaj komitatoj. Li kunaranĝis la 22-an Universalan Kongreson en Oksfordo 1930 kaj estis ĝenerala sekretario de la 24-a Universala Kongreso en Parizo. En 1933 li laboris por Esperanto ankaŭ en Egiptio.

Li kunlaboris en multaj gazetoj, interalie en Literatura Mondo. En 1928 li kunlaboris en la traduko de La Hantantaj ŝipoj.

Li travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio, prezidis la Aŭstralian Esperanto-Asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.

VerkojRedakti

Li ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas lin kaj lian poezion tiel :

"Malmulte produktanta, sed multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan pason kaj pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' senfino. Kaj - subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste - per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. ne multaj. Sed ankaŭ la konko ne produktas multajn perlojn."

Eksteraj ligilojRedakti


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.