LADA Ellada estas la kvinloka elektra aŭtomobilo, produktita de la konzerno AvtoVAZ en 2012-2013 en Toljatti (Rusio). Ĝia nomo aludas al la greka nomo de Grekio kaj samtempe estas kombinaĵo de la vortoj El (la unuaj literoj de la vorto Elektra) kaj Lada kiel varomarko. Foje oni nomis la aŭton EL Lada.

LADA Ellada
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj EL Lada, VAZ-1817
Produktata 2012-2013
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro 60 kvt (82 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 200 kg (2 646 lb)
Dimensioj
Longeco 4 040 mm
Larĝeco 1 700 mm
Alteco 1 475 mm
Volumo de pakaĵujo 92,46 USgal (350 l)
Modeloj
Sekvanta modelo Lada Vesta EV
Aliaj modeloj LADA Kalina
vdr

Teknikaj karakterizoj redakti

Plejparto de elementoj devenas de LADA Kalina, sed iuj estis modifitaj aŭ tute anstataŭigitaj. Aperis nova duŝtupa reduktoro. Elektraj partoj estas preskaŭ senescepte eksterlandaj. Estas instalita la malsinkrona motoro de la firmao MES S.A. (Svislando), ŝarĝilo de la firmao BRUSA Elektronik AG (Germanio). La litia-fera-fosfata akumulatoro Winston Battery de la firmao Thunder Sky (Ĉinio) konsistas el du baterioj po 120 kg pezaj, sume 79 ĉeloj[1]. La produktanto asertis, ke plena ŝarĝado daŭras 8 horojn kaj ke ĝi eltenas ĝis 3000 cikloj de (mal)ŝarĝado[2]. Komence oni diris, ke estos uzataj baterioj de la rusia kompanio Liotech, sed reale sekvis nenio kaj internuloj informis anonime, ke ankaŭ tiu firmao planis liveri ĉinajn bateriojn. La elektra hejtilo funkcias danke al aparta varmigilo pova je 4 kvt. La aŭto iĝis je 120 kg pli peza ol LADA Kalina.

La fabrikantoj asertis, ke la aŭto povas sen reŝarĝo veturi ĝis 140 km en varma sezono, ĝis 90 km kun funkcianta hejtilo kaj ĝis 70 km kun ĉiuj varmigiloj funkciantaj. La konsumantoj konfirmis tiujn ciferojn somere, sed ĉe temperaturo 10 gradoj sub nulo veturdistanco falis ĝis 90 km sur ŝoseo kaj 50 km en la urbo.

La aŭto atingas rapidecon je 100 km/hore en 18 sekundoj, maksimuma rapideco estas 130 km/hore.

Kreado redakti

La aŭton dezajnis la konstrukciistoj de AvtoVAZ Sergej Ivlev kaj Vladimir Palĉevskij surbaze de la kombiaŭta versio de LADA Kalina. La projekto ricevis internan kodon VAZ-1817. La kompanio elspezis tiucele 10 milionojn da eŭroj[2].

En marto 2011 komenciĝis testado de prototipo[3]. En oktobro 2011 ĝi estis prezentita en la ekspozicio RosnanotechExpo[4]. En novembro 2011 ĝi traveturis pli ol 230 km de Stavropolo al Kislovodsko kaj montris sin kontentige[5].

Vendoj redakti

En aŭgusto 2012 laŭ iniciato de komercisto kaj politikisto, direktoro de la transporta firmao el la urbo Kislovodsko Ŝamil Kasimov, ĉe aŭtoekspozicio en Moskvo estis subskribita kontrakto, laŭ kiu la administracio de Stavropola regiono promesis rekompenci 30% de kostoj de 100 aŭtoj, kiujn la kompanio de Ŝamil Kasimov aĉetos ĉe AvtoVAZ, kiu siavice proponis rabatitan prezon (960 mil rubloj anstataŭ 1250 mil), do fine la firmao pagus po 610 mil rublojn kontraŭ unu aŭto. Oni planis sendi ĝis 90 aŭtoj en la unua jaro, sed la firmao sukcesis pagi nurkvin kaj la administracio plendis pri manko de mono tiucele[6]. La fabrikitaj por tiu kontrakto ĉirkaŭ 100 aŭtoj restis en AvtoVAZ, kiu pene klopodis vendi ilin. En februaro 2014 la unuaj aŭtoj estis senditaj al vendejoj, sed ankoraŭ sen prezoj, por nura esplorado de la merkato[7]. Ekde 2014 oni provis vendi ilin tra oficialaj vendejoj kun kondiĉo, ke aĉetontoj devas esti nur firmaoj kaj ke ili ne rajtos revendi la aŭtojn[8]. En marto 2017 la konzerno publikigis afiŝon pri vendo de 40 aŭtoj, traveturintaj po ĝis 150 km[9].

La unua posedanto de la aŭto iĝis Sergej Ĉemezov, direktoro de la ŝtata korporacio Rostech, aĉetinta ĝin kontraŭ 1,25 miliono da rubloj en 2012. Poste li laŭdis ĝin kiel rapidan kaj manovran. En aŭgusto 2014 la aŭton aĉetis la ministro pri industrio kaj komerco Dmitrij Manturov, kiu diris poste ke uzas ĝin en sia eksterurba domo[10][11]. En novembro 2014 la prezidanto de AvtoVAZ Bo Inge Andersson donacis Lada Ellada al la reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a. Oni diris, ke eble la aŭtoj estos eksportataj al tiu lando[12].

En 2015 estis venditaj 42 aŭtoj[13], en 2016 — 2[14].

En oktobro 2015 estis registritaj 49 aŭtoj[15]. La 1-a de julio 2016 oni kalkulis jam 93 Lada Ellada, kiuj konsistigis 12,9% de ĉiuj elektraj aŭtoj en la lando[16]. La 10-an de julio 2018 la nombro de la aŭtoj restis sama, sed ili procentaĵo falis ĝis 3,7%[17].

Kritiko redakti

La konsumantoj kritikis malbone dezajnitan reduktoron[18], fuŝajn kontaktilojn, tintantajn glacojn (same kiel ĉe LADA Kalina)[19]. Kapacito de la baterio post vintra ekspluatado ofte draste falis kaj veturdistanco malkreskis de la promesitaj 150 ĝis maksimume 40 km. Riparado de la baterio estis tre peniga, komplika kaj longdaŭra[20]. Por vintra uzado oni foje rekonstruis la aŭton, aldonante dizelan hejtilon por altigi temperaturon en la salono kaj ne perdi draste veturdistancon[21][22]. Por ŝpari elektron oni ŝanĝis la lumilojn[23]. Krome se la ŝoforo lasis akcelilon, la aŭto tuj komencis bremsi en reŝarĝa reĝimo dum la haltolumiloj ne eklumis, kio povis konfuzi ŝoforojn de aliaj aŭtoj[24]. Oni rekomendis ankaŭ fortikigi la suspension, kiu estis kopiita de LADA Kalina kaj malpreta al pli pezaj motoro kaj baterioj de Lada Ellada[25].

Ŝarĝiloj de la aŭto malkongruis al tiuj en plejparto de la ŝarĝostacioj, adaptitaj al eksterlandaj elektraj aŭtoj. Mankas transformilo de elektra tensio, protektanta la baterion[26].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Двигатель Lada Ellada: характеристики (ruse). Alirita 2019-09-19.
  2. 2,0 2,1 Сергей Домущий (2014-02-06) Электрическая Lada: пробная поездка (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  3. На АВТОВАЗе создали электромобиль (ruse). Za ruljom (2011-03-21). Alirita 2019-09-18.
  4. АВТОВАЗ показал свой электромобиль (ruse). Za ruljom (2011-10-27). Alirita 2019-09-18.
  5. Электро-Lada будет работать в такси (ruse). Za ruljom (2011-11-04). Alirita 2019-09-18.
  6. Сергей Цыганов (2013-04-15) Эксклюзивный тест-драйв серийного отечественного электромобиля ВАЗ EL LADA. Накатом с горки? (ruse). Drom.ru. Alirita 2019-09-18.
  7. Елена Алексеева (2014-02-04) Первые электрокары ELLada направили дилерам для тест-драйвов (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  8. Электромобили ВАЗ: всё о вазовских электрокарах (ruse). Alirita 2019-09-19.
  9. Нина Лукашева (2017-03-18) Компания «АвтоВАЗ» продает 40 электромобилей Lada Ellada 181700 (ruse). Oane.ws. Alirita 2019-09-19.
  10. Алексей Захаров (2015-06-04) Глава Минпромторга использует электромобиль Lada Ellada на даче (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  11. Алексей Захаров (2015-04-15) Электромобиль от АВТОВАЗа пополнил автопарк главы Минпромторга (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  12. Елена Алексеева, Алексей Захаров (2014-11-11) АВТОВАЗ подарил королю Иордании электромобиль ELLada (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  13. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2015 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-18.
  14. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2016 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-18.
  15. Елена Алексеева (2015-10-06) Первая зарядная станция для электрокаров появилась в центре Москвы (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  16. Елена Алексеева (2016-09-09) Более трети электрокаров стоят на учете в Москве (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.
  17. В России посчитали электромобили. Пальцев рук не хватило (ruse). Za ruljom (2018-09-11). Alirita 2019-09-18.
  18. Лада Ellada Троллейбус Ellada 1817 › Бортжурнал › Редуктор, всё ли так страшно? (ruse). Drive2.ru (2019-09). Alirita 2019-09-18.
  19. Лада Ellada Троллейбус Ellada 1817 › Бортжурнал › Понимаю, что это конструктор, так с чего бы начать? (ruse). Drive2.ru (2019-09). Alirita 2019-09-18.
  20. Лада Ellada Троллейбус Ellada 1817 › Бортжурнал › Троллейбус поехал (ruse). Drive2.ru (2019-04). Alirita 2019-09-18.
  21. Лада Ellada Электро ТАЗ › Бортжурнал › Необходимые доработки (ruse). Drive2.ru (2019-01). Alirita 2019-09-18.
  22. Лада Ellada 1817 Электричка › Бортжурнал › Установка дизельного отопителя (ruse). Drive2.ru (2018-09). Alirita 2019-09-18.
  23. Лада Ellada Электричка › Бортжурнал › Экономим энергию (ruse). Drive2.ru (2019-01). Alirita 2019-09-18.
  24. Лада Ellada Электро ТАЗ › Бортжурнал › Надо починить, пока не началось (ruse). Drive2.ru (2018-12). Alirita 2019-09-18.
  25. Лада Ellada › Бортжурнал › Установка подрамника "autoPROduct" (ruse). Drive2.ru (2019-01). Alirita 2019-09-18.
  26. Максим Гомянин (2014-04-03) Lada Ellada: легенды «Эллады» на базе «Калины» (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-18.