LADA XRAY (ruse Лада Икс-рей) estas la rusia kompakta aŭto, kiun AvtoVAZ produktas en Toljatti ekde la 15-an de decembro 2015. Tio estas la hatchback dezajnita kiel SUV kaj surmerkatigata kiel la kompakta miksaŭtoen[1][2].

LADA XRAY
ruse Лада Икс-рей
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 2015
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-21129 (la kvarcilindra, benzina, 1596 cm³, 106 ĉevalpovoj)
VAZ-21179 (la kvarcilindra, benzina, 1774 cm³, 122 ĉevalpovoj)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (JR5, Renault, AvtoVAZ), la 5-ŝtupa robota (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 190 kg (2 624 lb)
Dimensioj
Longeco 4 165 mm
Larĝeco 1 764 mm
Alteco 1 570 mm
Veturalteco 195 mm
Benzin-kapacito 13,2 USgal (50 l)
Modeloj
Antaŭa modelo Lada C-Cross
Aliaj modeloj Renault Sandero
vdr

Historio redakti

 
Flanka vido

En aŭgusto 2012 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio estis prezentita la triporda koncepta aŭto de la miksaŭto LADA XRAY Concept, dezajnita de la teamo subestre de la brita aŭtodezajnisto Steve Mattin[3]. La eksterieron dezajnis la rusia dezajnisto Evgenij Tkaĉjov, la interieron — Nikolaj Suslov. La projekton ĝenerale gvidis Oleg Grunenkov[4].

En aŭgusto 2014 en la sama ekspozicio estis prezentita la dua generacio de la koncepta aŭto, jam pli proksima al la fina, amase produktota versio[5].

XRAY estas la siglo, konsistanta el la literoj X kiel signo de kruciĝo de hatchback kaj SUV, R kiel la komenca litero de Recreation (ripozo), A kiel la komenca litero de Activity (aktiveco) kaj Y kiel la unua litero de Your (via) kaj Young (juna)[6].

La 15-an de decembro 2015 komenciĝis la amasa fabrikado. La aŭto ricevis pli ol 600 originalajn elementojn, ĉirkaŭ 50% de la elementoj estis produktataj en Rusio[7]. La 22-an de januaro 2016 en la aŭto veturis tra la fabriko en Toljatti la ĉefministro Dmitrij Medvedev, kiu laŭdis ĝin[8]. La vendoj komenciĝis la 14-an de februaro 2016. La unuan aŭton aĉetis Nikolaj Merkuŝkin, la guberniestro de Samara provinco, kie troviĝas la aŭtofabriko[9].

En 2016 estis prezentitaj la konceptaj aŭtoj de la sporta kaj ajnagrundaj versioj: LADA XRAY Sport Concept kaj LADA XRAY Cross Concept. La sporta versio ekhavis malaltan veturaltecon, pli sportajn agordojn de la pli pova (150 ĉevalpovoj) motoro, dum la ajnagrunda versio ricevis pli altan veturaltecon kaj plurajn surmetaĵojn, ŝirmantajn emajlon de la korpuso kontraŭ eventualaj ekstervojaj obstakloj[10][11].

Teknikaj karakterizoj redakti

La konstrukcio baziĝas sur la platformo Nissan B0 kaj estas kreita de la kunlabora teamo de Renault kaj AvtoVAZ. Elekteblas du motoroj: VAZ-21129 (la kvarcilindra, benzina, 1596 cm³, 106 ĉevalpovoj) kaj VAZ-21179 (la kvarcilindra, benzina, 1774 cm³, 122 ĉevalpovoj). La dua varianto haveblas kun la 5-ŝtupa robota transmisio[12].

Lada XRAY Cross redakti

La 3-an de novembro 2018 ekvendiĝis la versio Lada XRAY Cross. Ĝi havas la benzinan motoron kun volumeno 1,8 litro, 122 ĉevalpovoj, kaj 5-ŝtupan mekanikan rapidumskatolon. Oni promesis produkti ankaŭ la aŭton kun robota rapidumskatolo[13].

La ĉefaj diferencaĵoj:

  • pli alta veturalteco (215 mm anstataŭ 195 mm);
  • pli grandaj radoj (215/50 R17);
  • plastaj nefarbitaj surmetaĵoj;
  • aperis arĝentkoloraj tegmentorakoj;
  • oranĝaj dekoraciaĵoj en la salono;
  • triŝtupa reguligado de la sidilhejtiloj;
  • pli komforta instrumenta panelo;
  • novaj sidiloj;
  • aperis ebleco mallevi la antaŭajn sidilojn;
  • reguligebla eliĝo de la stirilo;
  • hejtado de la stirilo;
  • inter la frontaj sidiloj aperis apogskatolo kun USB-ingo kaj ŝtopilingo je 12 voltoj;
  • aperis la diskaj malantaŭaj bremsoj anstataŭ la tamburaj (duafoje en tiu ĉi klaso post la brazila Renault Sandero);
  • L-formaj leviloj de la fronta ĉaro (kiel en LADA Vesta) anstataŭ la originaj A-formaj);
  • la elektra stir-helpa sistemo anstataŭ tiu hidroelektra;
  • dum turnado de la stirilo ekbrilas respektiva kontraŭnebula lumilo.

La aŭto funkcias en kvin reĝimoj:

  • ESC On: funkcias defaŭlte;
  • Sport: altigas sensivon de la gaspedalo kaj malstriktigas la stabiligilan kaj kontraŭglitan sistemojn;
  • Neĝo, koto: ebligas pli da surloka glitado, altiĝas sensiveco de la elektrona imitado de la diferenciala blokilo kaj la kontraŭglita sistemo ebligas pli fortan blokadon de la radoj por plibonigi bremsadon sur grundo kaj neĝo;
  • Sando: altiĝas sensiveco de la elektrona imitado de la diferenciala blokilo, alie funkcias ABS;
  • ESC Off: malŝaltiĝas la stabiliga sistemo, funkcias nur ABS.

La tri lastaj reĝimoj funkcias nur ĉe rapideco ĝis 54 km/hore[14].

Sekureco redakti

La klasika versio de LADA XRAY ne estis testata, ĉar ĝi estas tiurilate simila al Renault Sandero, jam testita en Brazilo. Do oni testis Lada XRAY Cross.

Autoreview Car Assessment Program
 
Sekureco de pasaĝeroj

(fronta kolizio)

13,7 poentoj el 16
Testita modelo:

LADA (VAZ) XRAY, kvinporda hatchback (2019)


Sekve de kolizia testo fare de la rusia magazeno Autoreview laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program) Lada XRAY Cross ricevis 13,7 poentojn el 16, do ricevis 4 stelojn. Danke al tiu alta rezulto Lada XRAY Cross okupis la kvinan lokon inter ĉiuj aŭtoj, testitaj kadre de ARCAP. Pli bonajn rezultojn en tiu ĉi klaso montris nur: Volkswagen Polo (14,3 poentoj), limuzino LADA Vesta (15,1), Hyundai Creta (15,7) kaj Hyundai Solaris (16)[15][16].

Referencoj redakti

  1. Внешний вид Lada XRay официально рассекречен (ruse). Gazeta.ru (2015-11-06). Alirita 2019-08-21.
  2. LADA XRAY (ruse). Lada.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-21. Alirita 2019-08-21.
  3. Андрей Гречанник (2012--8-29) АВТОВАЗ представил новый концептуальный кроссовер (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2019-08-21. Alirita 2019-08-21.
  4. Елена Алексеева (2015-11-20) На АВТОВАЗе рассказали, почему XRAY получился именно таким (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-21.
  5. Елена Алексеева (2014-08-27) Концепт Lada XRAY2 оказался высоким хэтчбеком в стиле SUV (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-08-21.
  6. Сергей Знаемский (2012) Перед вами первая Лада, созданная под началом Стива Маттина, а имя этой машины — XRAY! (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-21.
  7. Евгений Костин (2015-12-15) Старт серийного производства Lada Xray. Прямой репортаж с конвейера АВТОВАЗа (ruse). Kolesa.ru. Arkivita el la originalo je 2017-02-14. Alirita 2019-08-21.
  8. Медведев покатался по площадке «АвтоВАЗа» на Lada XRay (ruse). Lenta.ru (2016-01-22). Alirita 2019-08-21.
  9. В России стартовали продажи Lada Xray. Lenta.ru (2016-02-14). Alirita 2019-08-21.
  10. «АвтоВАЗ» показал «спортивные» концепты Vesta и Xray (ruse). Motor.ru (2016-08-24). Arkivita el la originalo je 2017-02-14. Alirita 2019-08-21.
  11. Леонид Попов (2016-08-24) Марка Лада поманила россыпью концептуальных паркетников (ruse). Drive.ru. Arkivita el la originalo je 2017-02-14. Alirita 2019-08-21.
  12. Евгений Костин (2015-10-06) Lada Xray с "роботом" отправили в Германию для настроек трансмиссии (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-08-21.
  13. Стартовали продажи нового хэтчбека «Лада XRAY Кросс» (ruse). Wroom.ru (2018-11-03). Alirita 2019-08-21.
  14. Владимир Пшенин (2018-09-17) Физподготовка: чем «Лада XRAY Кросс» отличается от обычной модели? (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-21.
  15. Юрий Ветров (2019) Лада XRAY Cross: держит удар лучше, чем Logan? (ruse). Авторевю. Alirita 2019-08-21.
  16. «Авторевю» провело краш-тест Lada XRAY Cross (ruse). Drom.ru (2019-05-06). Alirita 2019-08-21.

Eksteraj ligiloj redakti