LEGO Rock Raiders estas strategia videoludo kreita en la serio Rock Raiders, kiu apartenas al la linio LEGO.

LEGO Rock Raiders
Platformo PlayStation
Ĝenro Agludo
Ludomaniero Unuope, grupe
vdr

Temo redakti

La teamo de EMS Explorer, fininte esploradon en iu planedo, hazarde renkontas meteorŝtonan cirklon, kiu damaĝas laŭgrade la motorojn de la kosmoŝipo. Sed la malfeliĉaĵoj plimalboniĝas, kiam ili ekrimarkas, ke ili estas ensuĉotaj en spacan truon, kiu povus forigi ilin por ĉiam.

Tamen, trairinte la spacan truon, la teamo sukcesas pretervivi, kvankam ilia kosmoŝipo estas grave damaĝita je la motoroj. La radaro indikas, ke ili troviĝas en alia galaksio kaj ke ili estas alproksimiĝantaj al planedo, kiu laŭ la radaro havas en la subteraĵoj multajn energidonajn kristalojn, kiuj povus esti utilaj por reŝargi la motorojn de EMS Explorer.

Ludmaniero redakti

La ludo por PC disvolviĝas en la uzado de la muso, necesa por regi la Rock Raider-ojn. Alklakante sur iu Rock Raider eblas videbligi verdan stangon kaj unu sandviĉon dividitan laŭ 4 pecoj:

  • La verda stango indikas la ŝildon provizitan al ĉiuj Rock Raider-oj, kiuj estas teletransportataj en la planedon. La stango iĝas pli ruĝa kiam la Rock Raider suferas damaĝon. Kiam la tuta ŝildo ruĝiĝas, la Rock Raider estos teletransportata al la bazo.
  • La sandviĉo en la dekstra parto de la stango estas dividata laŭ pecoj kun la ŝildo mem. Kiam la ŝildo malpliiĝas, la Rock Raider estos pli malsata, ĝis li estos nekapabla fari la atribuitan taskon. Estas eble satigi lin mane selektante lin kaj alklakante la butonon "Satigi Rock Raider-on", aŭ aŭtomate atendante, ke li malsatiĝu (sed nur kiam la servostacio estos konstruita).

En la ludo ekzistas 25 ludendaj misioj.

Oksigeno redakti

Tre ofte, ekde la nivelo "Buŝpleno da aero", estos tempolimo pri la oksigeno: ju pli estos la Rock Raider-oj, des pli la oksigeno elĉerpiĝas rapide, ĝis ne estos konstruita la servostacio.

Malamikoj kaj neatenditaĵoj redakti

Same ofte, la Rock Raider-oj troviĝos kontraŭ lafaj, glaciaj aŭ teraj monstroj laŭ la teritorio de la misio. La monstroj malamas la energidonajn vojojn pro ilia glata surfaco, sed ili kuras tre rapide sur la ruboj. Ili kapablas damaĝi strukturojn, sed ili estas malfortaj kontraŭ la laseroj, kaj se ili troviĝas antaŭ elektrizitaj ĉirkaŭbariloj, ili estas tuj forigitaj. Kelkfoje oni trovas ankaŭ limakegojn, kiuj sin nutras per elektra energio. Ofte okazas ankaŭ tertremoj, kiuj kaŭzos rubojn kaj damaĝos la Rock Raider-ojn.