Laŭrenca Biblioteko

La Laŭrenca Biblioteko (Biblioteca Medicea Laurenziana) estas historia biblioteko en Florenco, Italio, kiu enhavas stokejon de pli ol 11 000 manuskriptoj kaj 4 500 frupresitaj libroj (Inkunablo).[1] Konstruita en klostro de Baziliko de Sankta Laŭrenco de Florenco laŭ patronado de la papo de la familio de Mediĉoj nome Klemento la 7-a, la biblioteko estis planita por emfazi ke la familio de Mediĉoj jam ne estas plu komercistoj sed membroj de edukita kaj eklezia socio. Ĝi enhavas la manuskriptojn kaj librojn apartenantajn al la privata biblioteko de la familio de Mediĉoj. La biblioteko, konstruita de Michelangelo, estas fama pro la arkitektura planado kaj estas ekzemplo de Manierismo.[1][2][3]

Laŭrenca Biblioteko
biblioteko
ŝtata publika biblioteko de Italio • konserva biblioteko • biblioteko [+]

LandoItalio

SituoFlorenco
- koordinatoj43° 46′ 29″ N, 11° 15′ 16″ O (mapo)43.77465611.254536Koordinatoj: 43° 46′ 29″ N, 11° 15′ 16″ O (mapo)

Estiĝo1441
Poŝtkodo50123 [+]
Map
Laŭrenca Biblioteko

Vikimedia Komunejo:  Biblioteca Medicea Laurenziana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La bildo en la informkesto estas aera vido. La Laŭrenca Biblioteko povas esti identigita en la longa serio de fenestroj super la klostro etenda al maldekstro de la bildo. La pli alta strukturo kun du serioj de fenestroj tuje dektre estas la vestiblo.

Niccolò Niccoli (1364-1437), estis itala humanisto kies kolekto de manuskriptoj estis la bazo de la Laŭrenca Biblioteko.

La vestiblo

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2007) Medicean-Laurentian Library. Encyclopædia Britannica. (angle)
  2. Fazio, Michael; Moffett, Marian; Wodehouse, Lawrence, Buildings across Time (London: Lawrence King Publishing Ltd, 2009), pp 308-310 (angle)
  3. Lotz, Wolfgang; Howard, Deborah, Architecture in Italy, 1500-1600 (New Haven: Yale University Press, 1995), pp 91-94 (angle)

Literaturo redakti

  • Pierre Petitmengin – Laetitia Ciccolini, Jean Matal et la bibliothèque de Saint Marc de Florence (1545), "Italia medioevale e umanistica", 46, 2005, pp. 207–238.

Eksteraj ligiloj redakti