Malfermi la ĉefan menuon

Studante la homan estaĵon, Rudolf Steiner priskribis dek du sentumojn (aŭ sensojn), kiuj ebligas al la homo percepti la mondon, sin mem, kaj la aliajn homojn. Per tiuj sentaj perceptoj la homo konceptadas, komprenas la senteblan mondon kaj orientiĝas en ĝi.
En tiu artikolo mi foje uzas la vorton "sentumo", foje la vorton "senso". Ambaŭ havas la saman signifon.

La sentumoj kaj ilia klasifikoRedakti

  • Tuŝ-senso, viv-senso, mov-senso kaj ekvilibr-senso estas nomataj "malsupraj sensoj" ĉar ili rilatas kun korpa sistemo de volo kaj de metabolismo, kaj laŭ la triparta principo tiu sistemo troviĝas ĉefe en la malsupra parto de la korpo. Per tiuj sensoj oni perceptas sian propran korpon, grandparte nekonscie.
  • Flaro, gustumo, vidado kaj varmec-senso rilatigas al la mondo; ebligas koni sian medion, la objektojn, la aliajn vivaĵojn. Ili estas la tiel nomataj "mezaj sensoj". Efektive, oni povas konsideri ilin afekciaj, emociaj; kaj afekcio apartenas al la ritma sistemo, kiu situas en la koro kaj la pulmoj, do en la korpomezo. Ili estas afekciaj ĉar bildon oni trovas bela aŭ malbela, guston oni ŝatas aŭ ne, temperaturo taŭgas aŭ ne por ni, ktp. La informoj venantaj tra la mezaj sentumoj estas senĉesaj. Oni konscias pri tiuj, kiujn oni bezonas konscii, aŭ pri tiuj, kiuj ĝenas onin.
  • Aŭdado, parol-senso, penso-senso kaj mi-senso estas la tielnomataj "supraj sensoj", ĉar ili rilatas pli rekte al la menso, kiu apartenas al la nerva kaj kapa sistemo. Ili estas kvalifitaj de sociaj sentumoj ĉar ili rilatigas al siaj samsortanoj; la aliaj homoj. Parol-senso, penso-senso kaj Mi-senso pli precize estas senso de la parolo de la aliulo,senso de la penso de la aliulo kaj senso de la Mi de la aliulo. La spertoj farataj tra la supraj sentumoj estas tute konsciaj.

En ĉiu el tiuj tri grupoj, po unu senso ligas al fizika naturo, po unu al viveca naturo, po unu al psiĥa naturo kaj po unu al naturo de mi. Tio laŭ la jena tabulo:

Malsupraj sensoj Mezaj sensoj Supraj sensoj
Fizika naturo Tuŝo Flaro Aŭdo
Viveca naturo Viv-senso Gustumo Parol-senso
psiĥa naturo Mov-senso Vido Pens-senso
Naturo de Mi Ekvilibr-senso Varmec-senso Mi-senso

La malsupraj sentumojRedakti

Tiuj sensoj informas pri si mem

La tuŝ-sentumoRedakti

Sperto de tuŝo estas la plej fundamenta sperto kaj eble la plej nepra. Ĝi jam komenciĝas en la utero. Per la tuŝo oni perceptas sian korpan limon kaj sekve oni perceptas la aliulon kaj konscias, ke li estas alia. Danke al la tuŝ-sentumo mi scias, ke mi estas finita en spaco kaj disa de la aliaj kaj de la mondo. Tamen la tuŝo ebligas la sperton de rilato. Tuŝo estas do la sentumo, kiu rilatigas al sia propra fizika realeco.

Tuŝo ebligas koni la mondon kaj percepti eston (sian kaj tiun de la objektoj) kiel evidenta. Tial infaneto speciale bezonas tuŝi por koni la aĵojn, estas la plej evidenta, la plej certa maniero pruvi al si ke la aĵo reale ekzistas, kaj malkovri ĝin ĝisfunde.

Tra ama tuŝo, infaneto akiras fundamentan fidon. Normale, plenkreskuliĝante oni ne plu bezonas tuŝi aĵon por ĝin koni, ĉar oni en-est-igis, aŭ registris la sperton en si. Se kelkaj personoj, speciale menshandikapuloj, daŭre tuŝas ĉion, aŭ ne distigas Mi de Vi, aŭ timas esti forlasita; konsideras sin kiel la centro, la kaŭzo povas esti, ke ili ne sukcesis vere registri en si la tuŝ-sperton. Oni ja ne povas renkonti la alian, se oni ne unue renkontis sin mem.

La viv-sentumoRedakti

La sentumo de la vivo, malsupra sentumo, donas sperton de identeco. Tra tiu sentumo oni sentas sin en si. Per la tuŝo oni sentas siajn limojn, kaj per la viv-sentumo oni sentas tion, kio estas ene de tiuj limoj : sian vivon.

Tra tiu sentumo oni sentas bonsenton kaj ĉefe, aŭ pli konscie malbonsenton; suferon. Ĉar, laŭdire, "kiam ni bonfartas, la viv-sentumo lasas nin trankvile."

La viv-sentumo rilatigas kun sep viv-procezoj, kiuj aktiviĝas en homo same kiel en ĉiuj vivaĵoj:

Tiam, kiam maltrankvilaĵo okazas ĉe unu el tiuj procezoj, oni ekkonscias pri la procezo. La maltrankvilaĵoj perceptataj per la viv-sentumo estas malbonsentoj de diversaj specoj, kiel angoro, interna zorgo, ktp. Ili povas instigi deprimon, sensekurecon, maldisponon, agresemon.

Malbona estiĝo de la vivsentumo instigas malkapablon senti sian korpon. Homo, kiu havas problemon kun tiu sentumo estos eble mallerta, ne konscios pri frosto aŭ ne sentos boneston, plezuron, ĝojon vivi, kaj tio malhelpus sociajn rilatojn kaj kreskon de la intelekton.

La mov-sentumoRedakti

La sentumo de la movo ebligas konscii pri la pozicio de sia korpo en la spaco, kaj de la movoj de sia korpo. Dank'al tiu sentumo ni povas moviĝi, kaj fari sensohavajn movojn.

Ekzistas tri tipoj de korpaj movoj:

  • La volaj movoj estas gvidataj de Mi, ili estas konsciaj.
  • La nevolaj movoj estas gvidataj de la kutimoj, oni faras ilin ĉar oni ilin lernis, sen pensi pri ili. Ili estas nekonsciaj, kaj estas la plej multaj.
  • Refleksaj movoj estas ankaŭ nevolaj. Ili povas esti konsciaj, kvankam oni ĉiukaze ne regas ilin.

Kiam ĝi havas senson, movo permesas realigi dezirojn. Ĝi helpas regi sian korpan skemon kaj donas senton de korpa libereco. Tial danco aŭ aliaj movaj artoj estas virtaj.
Despli ĝi havas senson, despli movo esprimas estecon. Ĝi eksterigas en-econ, ebligas montri emociojn, kaj pasi de intencoj al agoj. Tial la mov-sentumo metas nin en rilato kun nia propra psiĥa vivo, kaj donas internan sendependecon.

Eblaj difektoj de la mov-sentumo aŭ tiurilate de la movo mem estas:

  • Tro da neregataj movoj, ĉiam similaj, sen senso.
  • Maleblo gvidi movojn per la cerbo. (grava handikapo)
  • Konvulsioj, spasmoj
  • Sencelaj movoj, faritaj nur por ili mem.

Tiuj difektoj povas instigi sentojn de mallibereco, de tristeco ktp.

La ekvilibr-sentumoRedakti

Homo estas la sola viv-estaĵo, kiu kapablas tiel bone stari kaj paŝi vertikale, kiel li faras. Por tiel vertikaliĝi, necesas:

  • Skeleto kaj muskoloj, kiuj tion permesas.
  • Konscio.
  • sentumo de la ekvilibro.

Krom vertikalecon, ekvilibr-sentumo havigas senton de bonesto, rilaton kun la pezo (kiu cetere ebligas vertikalecon), kaj ebligas orientiĝi en la spaco laŭ tri ebenoj:

  • Horizontala ebeno disigas supron de malsupro.
  • Sagitala ebeno disigas maldekstron de dekstron.
  • Fronta ebeno disigas malantaŭon de antaŭo

Ekvilibr-sentumo kondukas al interna dispono: Oni povas aŭskulti aliulon tiam, kiam oni mem estas en ekvilibra stato. Tamen oni senĉese sin reekvilibrigas per movetoj. Tiu sentumo donas memstarecon kaj juĝkapablon. Tial Tra tiu sento oni spertas sian Mi, tra sia korpo.

Por favori la ekvilibr-sentumon konvenas luli infanetojn, fari ekvilibr-ekzercojn kiel paŝi sur trabo aŭ ŝnuro, kaj desegni simetriajn formojn surpapere aŭ en spaco.

La mezaj sentumojRedakti

Mediaj sensoj, ili informas pri la mondo; pri sia medio.

La flaroRedakti

Tuŝo ligas al sia korpo fizika, flaro ligas al la mondo fizika. Efektive, estas materiaj molekuloj eskapintaj el aĵoj de la fizika mondo, kiuj venas informi nin pri subtila naturo de tiuj aĵoj tra la flaraj sentiloj de nia nazo.

Unuaj spertoj de flaro temas pri bono aŭ malbono; aĵo odoras bone aŭ malbone. Oni do prenas ĝin aŭ forpelas ĝin.
Tio fajniĝas ĉe homo kreskanta. Oni lernas rekoni pli kaj pli da diversaj odoroj kaj kvalifi ilin pli subtile. Tamen preskaŭ ne ekzistas apartaj nomoj por la odoroj: Ni nomas ilin per la nomoj de la aĵoj kiuj generas ilin. (ĝenerale plantoj aŭ bestaj substancoj)

Flaro estas afekcia ĉar oni trovas odoron agrabla aŭ malagrabla, sed ankaŭ ĉar tiu senso ludas grandan rolon ĉe la memoro. Odoro retrovita povas rememorigi etoson, sentojn aŭ eventojn travivitaj antaŭ pluraj jardekoj.

Kaze ke iu persono ne integris, enestigis la flaran sperton, odoro kiu devus sentiĝi kiel malbona ne ĝenos lin. Li do restas kvazaŭ infaneto kies feko ne naŭzas lin kaj kiu eĉ ludas per ĝi.

Kelkaj homoj ne havas flar-sentumon. Por tiuj la mondo povas ŝajni sensuka, iom enua, malpli interesa.

La gusta sentumoRedakti

Per la gustosenso oni rilatas kun la viveca naturo de la mondo. Kiam oni gustas, oni manĝas, kaj manĝi estas enigi ion de la mondo en sin, ion kio estis viva.

Ekzistas kvar fundamentaj gustaj spertoj:

  • Sukereco, en kiu oni sentas sin komforta, kaj kiu emas endormigi la psiĥon.
  • Saleco, kiu vekas, kiu evidentigas, kiu malhelpas manĝaĵojn esti sengustaj.
  • Acido, kiu vigligas.
  • Amareco, kiu donas senton de venko, kiam oni lernis ŝati ĝin.

Cetere gusto rilatas kun "senso de beleco"; oni ja diras vi havas guston.

Okazaj problemoj pri la gusta senso estas ligitaj kun manĝado. Temas pri bulimio, anoreksio, aŭ la kazo en kiu persono manĝas tuj tion, kion li vidas, sen maĉi. Tiuj problemoj venas interalie pro manko de integrado de la gusta senso; kaj de distanciĝo rilate al manĝo.
Por helpi homon en malfacilo, povas esti utile havigi al li fortan gustan sperton, donante al li manĝaĵon kies gusto estas speciale impresa. (Tio povas signifi spica, sed tamen atentu!)

La vido-sentumoRedakti

Nia vid-sistemo (la okulo, la vida nervo, la cerbo) plenumas kvin aktivecojn samtempe por ke la bildo, kiu aperas al ni aperu tia, kia ni ĝin vidas:

  • La okullenso kurbiĝas por adaptiĝi al la distanco.
  • La pupilo dilatiĝas por adapti la okulon al la kvanto de lumo.
  • La okulo kreas komplementajn kolorojn por sin protekti kontraŭ detruiĝo.
  • Alveninte inverse, la bildo estas rekreita en la ĝusta pozicio.
  • Percepto de la profundeco estas kreita per kunmeto de ambaŭ bildoj, perceptitaj de ĉiu el la du okuloj.

La koloroj estas la esprimo de la psiĥa naturo de la mondo, ili esprimas, kiel la materio lasas sin penetri de la lumo. Tiurilate vidi ligas al la "psiĥa naturo de la mondo".

Cetere vidi strukturas la spacon. Tio trankviligas, sed Ekzemple aŭtistaj personoj iĝas perturbitaj kiam ili vidas, ke io en la spaco, en la loko estis modifiita.

Vidado ebligas percepi la mondon laŭ maniero kiu ŝajnas certa, sed kiu tamen estas relativa: Oni povas havi iluziojn. Krom tio vidaj difektoj estas miopio aŭ malmiopio kiam la okullenso estas disformita, malkapablo kunigi ambaŭ bildoj kaj tial vidi duoble, daltonismo, aŭ duonneglekto (oni vidas nur la duonon de la vizaĝoj). Kelkaj el tiuj difektoj, kiel ĉi-lasta, havas psiĥan fonton, aliaj simple biologian kaŭzon. Kelkfoje problemo havas ambaŭ tipoj de fontoj. Blindeco ĝenerale venas de biologia problemo, tamen okazas ke ĝi havas psiĥan kaŭzon.

La varmeco-sentumoRedakti

Oni perceptas la temperaturon de aĵoj kiel diferencon rilate al la temperaturo de sia korpo. Varmo-sentumo do igas renkonton al sia Mi, tra la mondo. Eblas ankaŭ diri, ke kiam mi perceptas la varmecon, mi iel perceptas la "Mi de la mondo".

Cetere la varmo cirkuligata de la sango estas la fiziologia ingo de nia Mi. Varmo donas senton de supereco, kaj ĝi instigas vivon; vekas. Malvarmo male donas senton de malsupereco kaj ĝi emas retiri vivon; endormigas.

Normale la varmeco-sentumo vekiĝas kiam infano kreskas. Se infano ne ankoraŭ bone akiris tiun senson, kaj tiel ne akiris ekvilibron inter la internon kaj la eksteron de sia korpo, li ofte ne scios kiel taŭge vestiĝi, ĉar ne konscias ĉu estas tro varme aŭ tro malvarme. Tio ofte okazas ankaŭ ĉe personoj (eĉ plenkreskaj), kiuj havas menc-handikapon.

Deficito de varmeco-sentumo povas igi ke ekstremaĵoj (manoj kaj piedoj) ĉiam malvarmas, malbonan ĝustigadon de la interna varmeco, kaj komplekson de malsupereco aŭ de supereco.
Kaze de problemo utilas ŝviti tra sporto sed evitu konkuron ĉar ĝi igas malsanan varmon.
Gravas alporti varmon tie, kie ĝi mankas, por favori integron de la sento kaj ĝustigi enan malordon. Tiucele indas doni varmajn banojn, varmajn kaj spicajn manĝaĵojn kaj zorgi pri la vestado.

La supraj sentumojRedakti

Sociaj sensoj, ili informas pri la aliulo.

AŭdadoRedakti

Sono estas fizika fenomeno; temas pri vibrado de la materio, kiu disvastiĝas; antaŭeniras tra la aero (aŭ tra aliaj materioj). Aŭdi, distance, ligas al fizika naturo de la mondo kaj de la homoj. Objektoj aŭ voĉkordoj ekzemple vibras, kaj niaj oreloj ekvibras sammaniere, metante nin en ligo kun la parolanto aŭ la sonproduktanto.

Tri sonaj kvalitoj estas percepteblaj per la aŭdo-senso:

  • Intenseco (aŭ forteco)
  • alteco
  • tembro (aŭ sonkoloro)

Ĉiuj tiuj tri karakterizoj de la sona ondo povas esti reprezentitaj per grafiko.

Aŭdado povus esti klasifikita kiel medio-sentumo (aŭ meza-sentumo) ĉar bruoj venas el ĉio en la mondo; multaj fizikaj fenomenoj kaj preskaŭ ĉiuj bestoj aŭdiĝas, kaj tiel komunikas ion al ni.
Plie la aŭda sentumo havas afekcian kvaliton: sonoj, kaj ĉefe muziko povas plaĉi aŭ malplaĉi al ni, kaj povas transporti sentojn aŭ emociplenajn etosojn. Tial muziko rolas en filmoj, ekzemple.

Tamen aŭdado estas klasifikita de R.Steiner kiel socia (supra) sentumo, ĉar ĝi ludas gravegan rolon en la socia komunikado; la komunikado kun la aliaj homoj. Per aŭdado oni aŭskultas, kaj plibonigante sian aŭskultadon oni plibonigas la rilaton kun la alia.

La parolo-sentumoRedakti

Per la senso de la aliula parolo - aŭ "senso de la lingvo" - la sonoj ekhavas sencon por la aŭskultanto, kaze ke tiuj sonoj formas vortojn apartenantajn al lingvo lernita. Per tiu sentumo ni distingas la vortojn de la aliaj sonoj, oni kaptas la konceptojn.

Kiam bebo naskiĝas, ĝi kapablas prononci (aŭ lerni prononci) ĉiujn fonemojn ekzistantajn sur la Tero. Kreskante kaj aŭdante paroli, la infano eniras kulturon kaj lingvan universon. Kaj la nombro de fonemoj, kiujn li distingas kaj prononcas, reduktiĝas.

Perceptante la aliajn paroli, konsciante pri la vortoj, kiujn ili parolas kaj pri ilia voĉotembro, oni perceptas la vivon en ili. Plie, oni scias, ke ili estas vivaj ĉar oni rekonas ilian voĉon.

Difekto de la parol-sentumo povas okazigi diversajn problemojn:

  • Persono ripetas senĉese tion, kion li aŭdas, ne kapablas integri la parolon de la alia ĉar li ne ripozigas sian propran parolon. Helpo en tiu kazo estus stari senmove antaŭ spegulo kaj sin observi.
  • Disleksio en skribado, legado aŭ en parolado. Tiam utilas fari ekzercojn kun movoj; unu gesto por unu silabo.
  • Balbuto; persono elparolas kun haltetoj kaj ripetoj de la silaboj. Ankaŭ utilas ekzercoj kun po gesto aŭ paŝo por ĉiu silabo, aŭ spiraj ekzercoj. Kantado aŭ ĥore dirataj tekstoj helpas ankaŭ, ĉar la persono estas subtenata de la grupo kaj/aŭ de la melodio.
  • Muteco. Ĝi ofte venas de timo sin liveri al la mondo, sin malfermi. Tiam indas labori la mem-fidon kaj helpas esti en malgranda grupo.

La penso-sentumoRedakti

Per la senso de la aliula penso, oni ne nur konscias pri la senco de la vortoj pronconcitaj de la aliaj; de la unuopaj konceptoj. Sed oni komprenas tion, kion li celas diri, kaptas lian penson sendepende de la vortoj uzitaj. Tiel oni ne nur perceptas la vivon de la alia, sed ankaŭ lian psiĥon.

La penso-senso ne estas ĉiam aktiva. Por percepti la penson de alia persono, necesas silentigi siajn proprajn pensojn kaj sian juĝadon; necesas forgesi sin mem por doni sian atenton al la alia. Tion indas trajni kaj nomiĝas aktiva aŭskultado, aŭ empatio.

Malfaciloj rilatantaj kun tiu sentumo povas esti la jenaj:

  • Skizofrenio: Obsedaj pensoj malhelpas la penso-procezon.
  • Intelektaj deficitoj.
  • Afazio: Cerba funkcio de porolkapablo estante blokita oni malpli bone komprenas la parolon de la alia, kaj sekve ne povas kompreni liajn pensojn.
  • Hiperaktivo: Ĝi instigas mankon de atento kaj do perturbas aŭskulton.
  • Kiam persono ne prenas la tempon por aŭskulti, kiam li ne lasas la alian daŭrigi sian parolon kaj raportas ĉiujn pensojn al si.

Por silentigi siajn pensojn utilas konkretigi ilin per skribado aŭ desegnado. Tio ofte permesas distanciĝi de ili. Alia utila ekzerco estas retrospektivo : Oni nomas la eventojn de la tago (aŭ de la semajno...) en vico de nun al la pasinteco.

Por povi direkti sian konscion al la alia kaj ne plu al si mem, necesas unue esti bonfarta kaj "bone en sia haŭto".

La Mi-sentumoRedakti

La senso de la Mi de la alia estas la plej evoluita el la superaj (aŭ sociaj) sensoj. Tra ĝi oni konscias pri la Mi de siaj samsortanoj (la aliaj homoj), kaj povas "konturi", iel percepti; kompreni ties naturon.

La Mi estas esence malsociema, tamen ĝi konstruiĝas tra renkontiĝo kun la Mi de aliuloj, do en sociaj rilatoj. Oni estas senĉese en balancado inter preni la Mion de la alia en sin, kaj sin defendi de ĝi por konservi sian propran individuecon.

La Mio lasas spurojn en la korpo; umas ĝin. La signoj, kiuj ebligas percepti la Mion estas en la fizionomio de la observata persono, en lia teniĝo, liaj vizaĝaj esprimoj, en la kvalito de lia rigardo, lia maniero premi manon, en la stilo de lia parolado, la koloro de lia voĉo, la parolrapideco, la maniero prononci, ktp...

La Mi-sentumo evoluas kun la biografio. Por bebo jam temas pri rekoni kaj distingi personojn tra ilia rigardo, kaj poste observante la tutan vizaĝon. Per sperto pli aĝaj homoj povas percepti la temperamenton aŭ aliajn subtilajn kvalitojn ĉe la aliulo, tra la Mi-sentumo.

La senso de la aliula Mi estas intime ligita kun la propra Mi. Tial malfaciloj rilataj al tiu senso ankaŭ rilatas al la Mi :

  • Skizofrenio : La Mi estas subpremita, senfortigita de la psiĥa vivo.
  • Tro granda identigo al aliulo, por anoj de sekto ekzemple, kiam aparteneco al la grupo estas pli forta ol sia propra individueco.
  • Esti tenata en rolo, sen havi fleksiĝemon por ĝin ellasi.
  • Aŭtismo.
  • Mensa handikapo, en kiu persono ne distigas mi de vi; kiam li nomas sin mem "vi".
  • Ĉiu tendenso juĝi kaj kategorii homojn kiel "blanka/nigra", supera/malsupera, ktp.

Jen tio, kio povas helpi konstrui sian Mion, kaj tiel sian Mi-senson:

  • Revivi fundamentajn spertojn de la tuŝ-senso, kiuj kondukas al distigo inter vi kaj mi.
  • Trajni kritik-kapablon kaj memkritikon.
  • Ekzercoj en kiuj oni pripensas pri siaj pasintaj agoj.
  • Arta esprimo kiel teatro ebligas ekhavi rolojn kaj poste forlasi ilin.
  • Renkonto kun besto devigas uzi sian Mi por havi povon sur la psiĥa vivo de la besto, kaj devigas trajni respekton. (Ĉar beston kiel ĉevalo oni nepre respektu, se oni volas resti bonfarta)
  • Konstrui aliulemon, labori volontule.
  • Jogo, meditado, centriĝo...

Influoj de la malsupraj sentumoj sur la supraj sentumojRedakti

La unuaj spertoj en la vivo, de naskiĝo kaj eĉ jam de antaŭ en la utero, fariĝas tra la malsupraj sentumoj. La sperto de la malsupraj sensoj estas nepra por la disvolviĝo de homo, kaj havas influon; efikon sur la konstruiĝo de la supraj sentumoj. Tiel, kaze de problemo kun supra senso, utilas labori la rilatan malsupran senson.

  • Tuŝ-sentumo havas influon sur la sentumo de la aliula Mi: Oni bezonas stabilan Mion por disvolvi sian Mi-sentumon, kaj la tuŝ-sentumo konstruas la Mion.
  • Viv-sentumo influas la penso-sentumon: Kiam ĉio estas en ordo kun la viv-procezoj, la penso iĝas pli klara; pensado pli facila.
  • Mov-sentumo formas la parol-sentumon: Kiam iu parolas, lia tuta korpo subtile moviĝas. Aŭskultante oni senkonscie perceptas tiujn movojn kaj reproduktas ilin. Ambaŭ sensoj do estas ligitaj.
  • Ekvilibro-sentumo influas la aŭdo-sentumon: La organoj de ambaŭ sensoj situas en la sama loko; en la orelo. Kiam Ekvilibro pliboniĝas, ofte aŭdo pliboniĝas ankaŭ.

Vidu ankaŭRedakti

Rilataj temojRedakti

ReferencojRedakti

La artikolo estas ĉefe verkita per propraj notoj skribitaj dum prelegoj de s-ro Jean FOIN, en socia-pedagogia lernejo de Lausanne, Svislando.

Aliaj referencoj: