Abatejo en la Kverkforsto

pentraĵo de Caspar David Friedrich


Abatejo en la Kverkforsto (germane Abtei im Eichwald) estas pentraĵo plenumita de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. La verko estis pentrita inter 1809 kaj 1810 en Dresdeno, kaj prezentita kune kun La Monaĥo ĉe la Maro okaze de ekspozicio en la artakademio de Berlino en 1810.

La Abatejo en la Kverkforsto
La Abatejo en la Kverkforsto
Caspar David FriedrichAbtei im Eichwald, ĉ. 1809
Oleo sur tolo
110 cm × 171 cm cm
Alte Nationalgalerie (Berlino)
vdr

La pentraĵo bildigas procesion da monaĥoj, kelkaj el ili portante ĉerkon. Ili marŝas direkte al la portalo de ruina gotika preĝejo centre de la verko. Nur du kandeloj lumigas la vojon. Ankaŭ videblas freŝdate fosita tombo.