La arbo de la sciado (romano)

(Alidirektita el La Arbo de la Sciado)

La Arbo de la Sciado (hispane El árbol de la ciencia) estas unu el la plej konataj romanoj de la fama hispana verkisto Pío Baroja. Kvankam publikigata en 1911, ties agado fluas inter 1887 kaj 1898. Temas pri verko kvazaŭ membiografia, dividita en du similajn partojn (ĉapitroj I-III kaj V-VII), separitajn per longa filozofia konversacio inter la ĉefrolulo kaj lia onklo, la doktoro Iturrioz (IV).

La Arbo de la Sciado
La Arbo de la Sciado
La Arbo de la Sciado
Aŭtoro Pío Baroja
Eldonjaro 1973
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 232
vdr

Intrigo redakti

En la unua parto oni priskribas la vivon de la medicina studento Andrés Hurtado. Per koncizaj paroladoj pri familio, instruistaro, studentaro kaj geamikoj, Baroja entreprenas akregan pristudon de la urbo Madrido kaj burĝa kaj laborista je la fino de la 19a jarcento.

En la dua parto oni rakontas la ĉeeston de Andrés kiel kuracisto en Alcolea, fikcia kastilia vilaĝo, kiu kaŝas la propran personan sperton de Baroja mem en la eŭska vilaĝo Cestona, sed kiu validas por plendi kontraŭ la peniga situacio de la kamparistaro (kacikismo, nescio, nevolemo, rezignacio). Fakte tiu temo estas komuna kerno de la skola grupo nomita "generacio de la 98a". Poste oni rakontas la revenon al Madrido, kion oni profitos por paroli pri la malsanigaj problemoj de la prostituado kaj poste la malfeliĉan geedziĝon kun Lulú, eksamikino.

La meza ĉapitro (IV) estas dediĉita al parolado dum la aliaj partoj estas pli rakontaj. En ĝi kontrastas filozofie la anglosakseca pragmatismo (defendita de la onklo Iturrioz) kontraŭ la germaneca idealismo, kion defendas la ĉefrolulo Andrés.

Stilo redakti

  • Dum la tuta romano -escepte de la menciita meza ĉapitro- superregas "la rakontisto ĉioscia" kiu parolas pri ĉio ajn, eĉ pri la roluloj.
  • La vidpunkto de la rakonto ĉiam ĉirkaŭas la rolon de Andrés Hurtado, kies vivon oni rakontas. Ne nur la faktaro, ankaŭ la idearo -la mesaĝo de la verko- moviĝas ĉirkaŭ tiu rolo.
  • Oni uzas la normalan antaŭenan direkton rilate la tempon. Tiele la romano ekas je la infaneco kaj familio de Andrés kaj finas je ties morto.
  • La abundo de duarangaj roloj estas riĉa kaj nuanca, malgraŭ la ofta maldetaleco, kiel en la aliaj romanoj de Baroja. La ununura el tiuj roloj kiu disvolviĝas super la aliaj estas tiu de la edzino Lulú, dekomence simpla virino kaj poste energia, inteligenta kaj sentema. Eble ĝi estas la ununura rolo nemembiografia en la tuta verko.

Roluloj redakti

  • Andrés Hurtado: Estas la ĉefrolulo de la verko. Lia familio estas de dekstra idearo, tute male al tiuj liaj. Temas pri maltrankvila junulo interesata por lerni ĉiom eblan, precipe pri medicino, nome kariero kiun li mem elektis. Li estas iel ekstersocia rolulo kiu sentas malaprezon al riĉuloj kaj ne nepre simpation al la malriĉuloj, li malamas la socion, kiu sentigas lin malbone. Lernemo, legante ĉiajn librojn, pensigas lin multe pri filozofiaj aferoj kiujn li ĉiam pristudas kun sia onklo Iturrioz. Tiuj pridemandoj estas precipe ekzistadismaj, kaj li starigas ilin precipe post la morto de lia juna frato Luisito. Tiuj pridemandoj maltrankviligas lin interne kaj finfine finigas lian vivon. La morto de lia edzino, Lulú, post naski mortintan bebon, dronigas lin en deprimo kiun li ne eltenas kaj li decidas memmortigon.
  • Doktoro Iturrioz: Estas la onklo de la ĉefrolulo Andrés kaj alia de la ĉefroluloj de la romano, pro la grava rolo kiun li ludas super Andrés. Li iĝis kune kun Lulú la precipa amiko de la ĉefrolulo. Andrés disputas kun li ĉian aferon aperintan, esperante iel helpovortojn. Iturrioz estas filozofia kunparolanto kun Andrés kaj finfine kiu observos kun alia kuracisto Andrés en lia mortolito post la memmortigo.
  • Lulú: Ŝajnas dekomence rolulo, kiu ne estos tiom grava kiom finfine ŝi estos: ŝi iĝos la edzino de Hurtado. Unue ŝi aperas kiel lacigita produkto de la laboro, la malriĉo kaj la inteligento; kaj laŭmense kaj fizike ŝi prezentiĝas kontraste kun sia fratino Niní. Lulú estas rolulo tre humana kaj nobela, tolerema, senproblema, sincera, ne akceptis facile sociajn praktikojn aŭ morojn. Lulú same kiel Andrés, sentas aprezon por la malriĉuloj aŭ malpovuloj. Dum fluas la romano, Andrés konstatas ke li enamiĝis al ŝi, tiom ke finfine ŝi reprezentos por Andrés la prototipon de inteligenta kaj bela virino. Ŝi estas dekomence malgrava rolulo, kiu poste iĝos aŭtonoma kaj, iompostiome, pligraviĝas en la romano ĝis iĝi ĉefa rolulo. Ŝi mortiĝas naskinte, post ankaŭ ŝia ĵus naskita filo, kio okazigos la memmortigon de Hurtado.

En Esperanto aperis redakti

Tiu ĉi romano estis tradukita esperanten kun la titolo La Arbo de la Sciado. La respondeculo pri la traduko estis Fernando de Diego, tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis Juan Régulo Pérez, ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en la kolekto de Eldonejo Stafeto.

Eksteraj ligiloj redakti