La Bela Mondo kaj Universo

(Alidirektita el La Bela Mondo)

La Bela Mondo kaj Universo estis laŭ la Enciklopedio de Esperanto en la 1930-aj jaroj konsiderata unu el la plej belaj, artaj, luksaj esperantaj magazinoj kiu ĝis tiam aperis. Vere valoraj artaĵoj. LBM eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32-48 p. entute 2 vol. kun 376 p. 24x16. Red. d-ro Albert Schramm en Dresden. U. aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29 p. 24x16. Red. prof. Siegfried Lederer kaj d-ro Schramm, eldonejo Heckner, Wolfenbüttel.

kovrilo de numero el 1908
kovrilo de numero el 1910

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo La Bela Mondo kaj Universo el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti