Malfermi la ĉefan menuon

La Bona Lingvo

verko fare de Claude Piron pri la stilo de Esperanta literaturo, kaj specife kontraŭ neologismoj

La Bona Lingvo [1] estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno, en 1989, kaj Internacia Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en 1997 (2-a eld.) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en 2015 ĉe Monda Asembleo Socia.

La Bona Lingvo
La Bona Lingvo
Aŭtoro Claude Piron
Eldonjaro 1989
Aliaj eldonoj en 1997
Urbo Vieno
Eldoninto Pro Esperanto
Paĝoj 111
ISBN 978-2-36960-006-0
Information icon.svg
vdr

Subdialektoj parolataj de partizanoj pri lingva ideologio, kian pretendas Piron estas, laŭ Norma Esperantologio, iu variaĵo misinterpreta de la Fundamento:

Citaĵo
 La principoj de bonlingvismo estas kontraŭaj al la preskriboj de la Bulonja Deklaracio (BK), la Antaŭparolo (A) kaj § 15 FG (R 15). Bonlingvismo rifuzas apliki tiun normaron, devigan por „ĝusta“ (t.e. Fundamenta) Esperanto. Pro tio ĝi kreas variaĵon de Esperanto. Tiu konstato inkluzivas, ke multaj unuopaj vorto-proponoj, trovitaj per apliko de la misaj principoj de bonlingvistoj tamen (hazarde) ja estas konformaj al Fundamenta Esperanto. 
— BK I (2015-04), pp. 385-6.

[2]

La libroRedakti

La bona lingvo referencas samtempe la lingvon Esperanto mem, kaj ankaŭ la subjektivan perspektivon pri kiel la lingvo estu parolata, laŭ la aŭtoro. Li traktas Esperanton de pluraj facetoj, konkludinte sian preferon por originalaj kunmetaĵoj anstataŭ unuradikaj vortoj internaciaj. Tiel paroli, laŭ li, konsistigas "bonan" Esperanton. Kunmetado estas natura kvalito de aglutina lingvo kia Esperanto, sed la kreinto de la lingvo avertas kontraŭ troa aplikado de la konsiloj de Piron:

 
 Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte. 

[3]

 
Dua eldono.

Piron skizas la bazajn lingvosciencajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, inter alie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio). Tio povas, tamen, krei Prokrustan liton.

En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malŝaton de radikoj kiujn li nomas neologismoj sed, inter kiuj, pluraj estas novaj vortoj laŭ la Zamenhofa difino. Tiusence, Piron proponas kontraŭfundamentan reformon al la lingvo. Li kritikas francojn pro tiu, kiun li perceptis esti ilia tendenco preferi pseŭdoprecizajn, intelektajn vortojn. Kontraste, li almontras povon sin esprimi per baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron postulas, ke estas eble esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo.

La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton la "bona" lingvo, sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.

Post elĉerpiĝo de ĉiuj antaŭaj eldonoj, la Monda Asembleo Socia (MAS) reeldonis ĝin en 2015, kun antaŭparolo de Renato Corsetti: Claude Piron: La bona lingvo, kun antaŭparolo de Renato Corsetti, Monda Asembleo Socia (MAS), kunla­bore kun la grupo La bona lingvo ĉe www.bonalingvo.org 2015, 104 p., ISBN 978-2-36960-006-0.

VendadoRedakti

La Bona Lingvo tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.

Prilingva grupoRedakti

 
Eldono de 2015.

La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonlingvismobonalingvismo. Ĝi provas apliki principojn kiuj favoras al lingva purismo.

Iuj bonlingvistoj agas kiel pledantoj por sia kaŭzo per prelegoj, artikoloj, kaj rimarkoj en blogoj, kritikantaj tiujn, kies opinioj estas diferencaj.

La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas la vortliston "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn por vortoj kiuj ne plaĉas al ili.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435
  2. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol.I, 2015, pp. 385-6.
  3. Lingva Respondo 4, L.L. Zamenhof, Esperantisto, 1891, pg.23.

Eksteraj ligilojRedakti