La Défense
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Défense (pariza metrostacio), La Défense (stacidomo) kaj La Défense (Tramtransporto en Parizo). |
La Défense [la defɑ̃s] (esperante La Defendo) estas la ĉefa negoca kaj ekonomia kvartalo de Parizo. Ĝi situas en la pariza ĉirkaŭurbo, okcidente de Neuilly-sur-Seine, kaj fine de granda akso komencante el La Luvro kaj la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Vida finpunkto de tiu akso estas la Granda Arko de La Défense, emblemo de la kvartalo. Komenca konstruaĵo estas la Centre des Nouvelles Industries et Technologies (esperante Centro de Novaj Industrioj kaj Teĥnologioj).
La Défense | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 92 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 42 000 () [+] | ||
Loĝdenso | 3 000 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 14′ O (mapo)48.8916666666672.2408333333333Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 53 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | Centreŭropa Somera Tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Défense estas la plej granda negoca kvartalo en Eŭropo, kaj etendiĝas sur la teritorio de tri francaj komunumoj, nome Puteaux, Courbevoie kaj Nanterre. La kvartalo ĉefe konsistas el nuboskrapuloj, kunigitaj de giganta kahelo por piedirantoj. Ĝardenoj kaj ĉirkaŭ sesdek artaj verkoj plie ebligas agrablajn promenadojn.
Edukado Redakti
- EDC Paris Business School
- ESSEC Business School
- ICN Business School
- IÉSEG School of Management
Publikaj transportoj Redakti
- La Défense
- La Défense, Esplanade de la Défense
- La Défense
- RATP 73, 144, 159, 360