La Espero (Svedio)

gazeto de Sveda Esperanto-Asocio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Espero (apartigilo)

La Espero estas periodaĵo kaj organo de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF), fondita en Gävle, februaro 1913, de Rudolf Pehrsson kaj Werner Wahlund.[1] En la unuaj jaroj ĝi produktiĝis kaj ekspediĝis en tiu urbo.

La Espero
Kovrilpaĝo de La Espero, majo 2016
Kovrilpaĝo de La Espero, majo 2016
revuo
Speco movada revuo
Formato A4

Lando  Svedio
Urbo Stokholmo
Posedanto Sveda Esperanto-Federacio
Publikigisto Leif Nordenstorm
Redaktisto Bengt Olof Åradsson, Olof Pettersson
Establodato 1913
Prezo 200 SEK por jaro
ISSN 0014-0694

vdr

La revuo enhavas raportojn pri la agadoj de SEF: jarraportojn, impresojn de Esperanto-renkontiĝoj, informojn pri aperintaj libroj, aplikaĵoj ktp. Kelkaj artikoloj aŭ fragmentoj estas verkitaj en la sveda.

Rudolf Persson komence estis redaktisto. Komence de 1915 aliĝis ankaŭ la Norvega Esperantista Ligo, fermante la antaŭan bultenon Norvega Esperantisto. Ties antaŭa redaktisto, la norvego Honoratus Bonnevie el Oslo, fariĝis kunredaktisto de La Espero ekde la decembra numero 1915 kune kun unue John Lundgren en Hedemora kaj Johan Helsing en Gävle, kaj poste inter junio 1918 kaj decembro 1920 kun Paul Nylén en Stokholmo.[2]

Oni antaŭe anoncis la kunigon en Norvega Esperantisto en 1914, kelkaj respondintoj ”promesis subtenon kaj esprimis konsenton”, kaj plimulto ne respondis. Ŝajne la agema esperantoklubo en Gävle proponis la kunigon, kiu oni vidis kiel farindan pro ekonomiaj kialoj (eble rilate al la unua mondmilito), pro kunhelpi al skandinava kunlaboro, kaj pro la ”dum pacaj tempoj ripetitan plendon ke estas tro multe da gazetoj”.[2]

Ekde januaro 1922 La Espero denove estas organo nur por svedaj esperantistoj[2] kaj Norvega Esperantisto reeldoniĝis. En 1925 la sveda gazeto estis alinomita Svenska Esperanto-Tidningen – La Espero.[mankas fonto]

Bernhard Eriksson estis redaktisto kaj prizorgis la gazeton en sia presejo ekde la fino de 1927[3] aŭ januaro 1928, EdE raportis en 1934.[4][5] Iam antaŭ 1956 Bengt Joelsson estis redaktisto, kaj iam ĉirkaŭ 1956 John Johansson.[6] Pli malfrue, Leif Nordenstorm estis redaktisto, kaj poste tio, Bengt Olof Åradsson kaj Olof Pettersson.

Redaktistoj redakti

 
Frua redaktisto John Lundgren

Jen neplena lista de redaktistoj de La Espero.

Referencoj redakti

  • Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Svedujo el la Enciklopedio de Esperanto.
  • Sune Ahlm: ”75-jara: La Espero - svenska Esperantotidningen” en La Espero n-ro 1988:2, p. 20–21

Eksteraj ligiloj redakti