La Groise
La Groise estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 429 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
La Groise | |
---|---|
Panoramo de la vilaĝo.
| |
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59274 [+] |
Poŝtkodo | 59360 |
Kodo laŭ INSEE | 59274 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Marie Dumont 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 429 (1 999) |
Loĝdenso | 46 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°04′33″N 3°40′57″O / 50.07583°N, 3.6825°O (mapo) Koordinatoj: 50°04′33″N 3°40′57″O / 50.07583°N, 3.6825°O (mapo) |
Alto | 138 m - 186 m |
Areo | 9,38 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 04′ 33″ Nordo 3° 40′ 57″ Oriento / 50.0758333333 °N, 3.6825 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo La Groise [+] | |
Geografio redakti
La Groise situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
La Groise etendiĝas sur 9,38 km².
Historio redakti
La Groise estis apartigita el Catillon-sur-Sambre la 13-an de junio 1841, kaj tiam fariĝis plene aparta komunumo. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Marie Dumont, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj redakti
- Louis-Antoine-Maximilien Bricout de Cantraine (1763-1848), estis politikisto de la komenco de la 19-a jarcento.
Administrado redakti
La Groise apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.