La Hinojosa [lainoĥOsa] (fenkolejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

La Hinojosa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16435
Politiko
Urbestro María Jesús Serrano Marco (PP)
Demografio
Loĝantaro 230  (2013)
Loĝdenso 5,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 2° 25′ U (mapo)39.7283084-2.4151193Koordinatoj: 39° 44′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 42,11 km² (4 211 ha)
La Hinojosa (Provinco Kvenko)
La Hinojosa (Provinco Kvenko)
DEC
La Hinojosa
La Hinojosa
Situo de La Hinojosa
La Hinojosa (Hispanio)
La Hinojosa (Hispanio)
DEC
La Hinojosa
La Hinojosa
Situo de La Hinojosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Hinojosa, Cuenca [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas hinojosero [inoxosEro]. La censita loĝantaro en 2013 estis de 230 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,46 loĝ/km².

Situo redakti

La Hinojosa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la centra sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 900 m; je 60 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 200 km el Valencio kaj je 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42.11 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′42″N 2°24′54″O.

Geografio redakti

La areo estas parto de la basenoj de la riveroj Guadiana kaj Júcar.

Flaŭro kaj faŭno redakti

Apenaŭ estas arbaromakiso, nur kelkaj arbustoj kiaj timianorosmareno, kaj kompreneble fenkolo, kiu nomigas la vilaĝon. Estas vulpoj, kaj ĉasspecioj kiaj kuniklo, leporo, perdriko, koturno, palumbo kaj turtoj. La koturno migras fine de somero kaj alvenas primtempe por setliĝi en humidaj areoj. Estas ankaŭ aliaj birdospecioj kiaj kardeloj, paseroj, hupupoj, hirundoj, apusoj, pigoj, korvoj. Kaj rabobirdoj kiaj la noktuo, la turstrigo, la nizo kaj agloj.

Historio redakti

Oni trovis restojn eĉ el antaŭromia epoko.

Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Hinojosa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe La Hinojosa kie oni falis al la nunaj 230.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj, vitoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj (malmulte) kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  • P. Bueno kaj R. Balbín, "Prehistoria reciente en Cuenca: los grabados postpaleolíticos de La Hinojosa y Cervera del Llano".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti