La Hirundlibro

libro de Ernst Toller

La Hirundlibro [1] estas 64-paĝa poemaro de Ernst Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Germanujo [2]), kiun el la germana tradukis en Esperanton Helene Wolff en 1924.

La Hirundlibro
La Hirundlibro
La Hirundlibro
Aŭtoro Ernst Toller
Eldonjaro 1924
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 64
vdr

Recenzoj redakti

 
 La poeto en for­tikaĵa malliberejo. En la ĉelo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, ne­regulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko. 
— Enciklopedio de Esperanto
 
 Toller estis komunisto, en 1923 li skribis malantaŭ la kradoj en la fortikaĵo-malliberejo Niederschönfeld. Meditigajn monologojn pri la esenco de l' vivo li diris al du hirundoj nestintaj en lia ĉelo en 1922. Ni sentas la amikecon kreski inter homo kaj birdoj.
Kiam post kelka tempo, senkompataj gardistoj eksciis pri la idilio, ili kruele detruis la neston ne permesante ke la kaptito ĝuu la ĉeeston de vivanta estulo. Trifoje la forpelitaj hirundoj rekonstruis la neston; trifoje okazis la sama bruta kruelaĵo. Fine - pro obstino de l' birdoj- oni transloĝigis la kaptiton en alian ĉelon.
Legu la versojn. Ne povas esti homo malbona kiu tiom kaj tiel arde amas la bestojn. Kaj la gardistoj? Ĉu ili havas koron?
Laŭdinde estas la traduko klara kaj agrabla. Preso kaj bindo estas bonegaj, la kliŝaĵoj klaraj kaj artisme belaj. 
— 1929(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 690
 
 Ofte la amikeco de iu besto donas al soleca homo la certecon de amebleco inter kreitaĵo kaj kreitaĵo, kiun li ne ricevis de siaj kunhomoj. La solecon plej terure suferas la malliberigitaj malantaŭ la kradoj de siaj ĉeloj. La lastan tempon jus aperis kelkaj

libroj (ekz. Plaettner: "Gefangen“ aŭ de la samaaütoro: „Eros im Zuchthaus“, MoorVerlag, Berlin NW 7), kiuj priskribas la danĝerajn, daŭrajn sekvojn de longdaŭra mallibereco por la korpa kaj anima sano de la arestistoj. Granda moderigo estas, se iu besto estiĝas kamarado de la kaptito, ankaŭ se tiu besto nur estas malbela rato; kortuŝajn rakontojn oni aŭdis pri tiaj amikecoj inter homo kaj besto. Ernst Toller, konata komunista poeto, estas unu el la multaj viktimoj de la lasta enlanda milito en Germanujo, kiu sekvis la mondmilitan katastrofon; lia partio estis venkita. En la fortikaĵa maliberejo Niederschönenfeld estiĝis en la jaro 1922 ĉi tiuj poemoj, dum en lia Celo nestis du hirundoj. La plej bela knabino ne povus inspiri pli afekciajn, kormovajn versojn. Li skribas, ke „estis dia favoro por li. Kion ili donacis al li, pri tio li provis balbuti.“ Post kelka tempo gardisto, senanime plenumante iajn misterajn postulojn de la severa mallibereja estraro, detruis la neston; kaj kiam la forpelitaj hirundoj rekonstruis ĝin, ĝi estis ĉiam denove forbalaita

ĝis la hirundineto mortis. Helene Wolff-Cleve, la konata esperantistino, tradukis la laboron modele; ni danku al ŝi, ke ŝi donacis al la esperantistaro ĉi tiun verkon en tia perfekteco. Menciindaj estas la du ksilografaĵoj de Fritz Drücker, precipe la dua, montrante irejon inter du longaj vicoj da ĉeloj. 
— Nikolao Hovorka. Aŭstria Esperantisto n063 (mar 1930)

Referencoj redakti

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto
  2. Enciklopedio de Esperanto

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti