La Internacio (himno)

laborista batalkanto de 1888

La Internacio (originale france L'Internationale) estas la plej grava politika himno de maldekstrismo, kantata ĉefe en rondoj socialdemokrataj, socialismaj, komunismaj, kaj sociaj anarĥiismaj. La tekston verkis Eugène Pottier en 1871, dum la subpremo de la Pariza Komunumo, kaj la nun universaliĝintan muzikon komponis Pierre De Geyter en 1888. Ĝin debute ludis la ĥoro de la loka Socialista filio en Lille, la 21-an de julio 1888.

La Internacio en Esperanto

Pro la internacia temo kaj la internaciemo de la koncernaj partioj, La Internacio fariĝis unu el la plej multlingven tradukitaj kantoj en la mondo. La plej diskonigita Esperanta versio estas tiu de J. Zilberfarb. Sekvas kolekto de tradukoj en diversaj lingvoj. (Rimarku, ke kvankam nur indikite ĉe la unua teksto, ĉie validas, ke la refreno kantendas ĉiam dufoje).

Malgraŭ la principe internacia karaktero de la muzikaĵo, inter la jaroj 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de La Internacio servis kiel ŝtata himno de Sovetunio. En 1944 en Sovetunio estis enkondukita ŝtata himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio, la Himno de la Rusia Federacio. La himno estis konsiderata de revoluciulo Vladimir Iliĉ Lenin unu el la plej efikaj propagandiloj: ĝi estas kantata internacie dum la celebroj de la unua de majo, la festotago de laboristoj.

Ĝi estas kantata foje en eventoj de SAT.

Teksto redakti

Traduko de Kálmán Kalocsay redakti

Leviĝu, proletar`de l`tero,
Levighu sklavoj de malsat`
La Vero tondras en kratero,
eksplodos por finfara bat’.
La paseon plene ni forviŝos,
amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond’ en fundament’ ŝanĝiĝos,
ne nul’, sed ĉio estu ni!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|
Ne estas super ni defendo,
nek reĝ’, nek Dio, nek patron’.
Kreantoj, ni nin savu mem do,
dekretu por komuna bon’!
La rabaĵon preni de l’ rabisto,
spiriton savi de l’ karcer’,
ni blovu fajron kun persisto,
kaj batu ni, dum ardas fer’!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|
Ni, laboristoj, ni, kampuloj,
partio granda de l’ labor’!
Al ni la ter’ laŭ justreguloj,
nenifarul `sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno,
sed malaperos ĉe l’ aŭror’
la korva kaj vultura svarmo,
eterne brilos suna glor’!
|: Por batal’, por la lasta
unuiĝu nia front’,
internacia estos
la tuta homa mond’! :|

Originala versio tradukita de Johanson Zilberfarb redakti

Leviĝu, en mizer' dronanta
Sklavar' malsata de la ter'!
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l'liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament' de l'tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ni nuloj- ĉio estu ni!
|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'! :|
Ne la cezar', nek dia volo
La savon portos de l'tiran',-
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man'.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit',
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit'.
|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'! :|
Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci';
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani',
Sufiĉe da suferricevo,
Laŭ egaleca la leĝar'.
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.
|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'! :|
Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar' kaj rel'
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel'.
En kas' konservis la friponoj
Produktojn niajn de l'labor',
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.
|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'! :|
Estrar' nin trompis artifike-
Por ni do- pac'! Por ĝi- milit'!
Rompinte, la armeojn strikte
Ni lasu l'vicojn sen hezit'.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni,-
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi'.
|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond'! :|
Nur ni, laborarmeaj eroj,
De l'urboj kaj de la kampar',
Posedas rajton pri la tero!
Vi iru for, parazitar'!
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiante en ĉiel'.

Vidu ankaŭ redakti

Vikifontaro havas la tekston de la Internacio en Esperanto en la franca kaj en pli ol 40 aliaj lingvoj

Eksteraj ligiloj redakti