La KancerKliniko
La KancerKliniko (mallonge LKK) estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta “politika, kultura, skandalema, ajnista„ kiu ekaperis en 1976.
La KancerKliniko | |
![]() La 1000-a paĝo de LKK. De dekstre maldekstren: Hera Elik, Armela LeQuint, Ĵak LePuil, Georgo Lagrange, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Statue staras sur la meblo, JoPetro Danvy. En la kadro, Zorhof.
| |
Speco | kultura, politika, skandalema, ajnista |
---|---|
Formato | A4 |
Periodeco | trimonata |
| |
Lando | ![]() |
Ĉefredaktisto | Ĵak Le Puil |
Lingvo | Esperanto |
Prezo | po 5,50 EUR |
ISSN | 0398-5822 |
| |
Enhavo Redakti
La Esperanto-kulturo ŝuldas multon al tiu gazeto jam pli ol 40-jara: la gazeto ja entenas interalie multajn poemojn, bildrakontojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio ktp). En tiu gazeto oni povas trafi jen akademianojn jen Esperanto-artistojn jen nekonatojn… kaj eĉ kelkajn VolaPüg'-partoprenantojn!
Kromaj eldonaĵoj Redakti
Aldone al la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en sia KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko. Povas temi pri
- verkoj tradukitaj, ekz. Stilekzercoj de Raymond Queneau,
- multpaĝaj bildstrioj aŭ pri aliaj tekstoj kiel la terminaro Knedu min, sinjorino de Renato Corsetti (slanga Esperanto-vortaro),
- la Lingwe Uniwersala de Rikardo Cash: libro pri la pra-Esperanto
- Kompendio pri blazonoj de Serge Sire (speco de lernolibro pri heraldiko).
Historio Redakti
LKK estis fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la Junulfako de SAT (La juna penso) – Ĵak Lepŭil', Laŭrenco (Laurent) Septier kaj Jo-Petro Danvy – al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto Serge Sire. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro: Ĵak Lepŭil'.
Listo de suplementoj al La KancerKliniko Redakti
- 1983. Venĝo, Olaf Otark; Surpaŝe al internacia kulturo, Baldur Ragnarsson; La fiaskinta seksatenco, Bernard Golden, Murde, egnovelo aŭ etromano de Jozo. 32 p. A4.
- 1983. Politika Elik-Siro. 32p. A4
- 1984. Ajnista Elik-Siro. 32p. A4
- 1984. Rikurece, Olaf Otark; Pafo dorsen, Jozo; La lajo de Ignore, Danvy; Serpente, Jozo. 32p. A4.
- 1985. Amor' estas blinda, Boris Vian, trad. Hervé Gonin; La venko de Zorica, Navojo Ejotalzo. 28p. A4.
- 1986. Kanzonoj, Jopedan. 31p. A4.
- 1986. Stilekzercoj, Raymond Queneau, trad. István Ertl. 20p. A4. 2-a eld. 2006. 40p. A5
- 1987. GeLKKpoetoj, LeQuint, LePuil. 31p. A4.
- 1987. Knedu min sinjorino! – tabuaj kaj insultaj esprimoj en esperanto. Renato Corsetti k.a. 23p. A4. 2-a eld. 2006, 36p. A5
- 1987. La Majstro kaj Margareta, Kris Long (laŭ Miĥail Bulgakov). 34p. A4.
- 1988. Bruoj kaj ludoj, J. Manceau, Norberto Saletti, Bertilo Wennergren. 28p. A4.
- 1989. Pala fajro, Vladimir Nabokov, trad. Meva Maron. 24p. A4.
- 1990. Letero el Palestino, Santiago Alba, trad. Georgo Kamaĉo. 16p. A4.
- 1991. Hura-a-a-a, Daniil Ĥarms, trad. Natan Procenko. 32p. A4.
- 1992. Lingvo Universala, Rikardo Cash. 31p. A4.
- 1993. Pro kio Esperanto? Koresponda debato inter Hans Bakker, Renato Corsetti, Mark Fettes, Uwe Joachim Moritz kaj Humphrey Tonkin. 23p. A4.
- 1994. La orelringo, Jopetro Danvy. 19p. A4.
- 1995. La ĉapo de la sterko-vermo, Georgo Kamaĉo. 20p. A4.
- 1996. Kulturo: valoro aŭ varo? Jopetro Danvy, Dao Anh Kha, Aldo de' Giorgi, Josef Krob, Gilbert Ledon, Stefan Maul, Manuel de Seabra, Tyburcjusz Tyblewski, Yamasaki Seiko. 19p. A4.
- 1996. Aventuro de Momo, Jean-Pierre kaj Michel Cavelan. 44p. A4.
- 1997. Ŝanĝado, Mao Zifu. 18p. A4.
- 1998. Ĉi-semajne, eĉ ajn-mise, Stefan MacGill. 24p. A4.
- 1999. Desegnoj – desegnitaj bendoj (komiksoj), Arnau Torras, Kavlan, Laŭrenco Septier, Serge Sire. 21p. A4.
- 2000. Kvarlingva proverbaro, Lucien Bourgois. 26p. A4.
- 2002. Elpensaĵoj kaj tradukoj, Bruna Ŝtono. 28p. A4.
- 2001. Kompendio pri blazonoj, Serge Sire. 16p. ½A4.
- 2003. Alilingvaj erotikaj poemoj, Gaston Waringhien. 32p. A5.
- 2003. Revenis mi, Serge Sire. 28p. A4.
- 2004. Tradukoj de Claude Gerlat (laŭ Frank Pavloff, Johan Sfar, Marguerite Yourcenar, Ray Bradbury). 20p. A4.
- 2005. Trilingva landlim' / Frontera Trilingüe / Trilingual Borderland, Peter Browne. 32p. A5.
- 2006. Ekzile, Mircea Eliade, trad. Ionel Oneţ. 19p. A4.
- 2007. Ĉu nur unu civilizacio?, Manuel de Seabra. 21p. A4.
- 2008. Senfrokiĝinto, Ŝarlerik d’Arroi. 19p. A4.
- 2009. Rip van Winkle, Washington Irving, trad. Ionel Oneţ. 20p. A4.
- 2010. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj, Anatolij Gonĉarov. 24p. A4.
- 2011. Arto, Jasmina Reza, trad. ILO. 31p. A5.
- 2012. Kapitalismo, lasta akto, Sen Rodin. 23p. A4.
- 2013. Poemoj, noveloj, teatraĵoj, Gaston Couté, trad. Armela LeQuint, Ĵak Le Puil kaj Jopetro Danvy. 47p. A5.
- 2014. La angla sen instruisto, Eugen Ionescu, trad. Ionel Oneţ, 23p. A5.
- 2015. Bleko de blua anaso, Alexandre Vialatte, trad. Ŝarlerik d'Arroi. 17p. A4.
- 2016. La balo, Irène Némirovsky, trad. Montendra E-grupo. 28p. A5.
- 2017. Noveloj, Amerigo Iannacone, trad. Carlo Minnaja. 31p. A5.
- 2018. Nekonata adresito, Kathrine Kressmann Taylor, trad. Claude Gerlat. 35p. A5.
- 2019. Orientaj noveloj, Marguerite Yourcenar, trad. Claude Gerlat. 31p. A5.
- 2020. Kvar noveloj, Isaac Asimov, trad. M. kaj C. Rivière, 28p. A4.
- 2021. Ĉe la ciganinoj, Mircea Eliade, trad. Ionel Oneţ. 19p. A4.
- 2022. Georgo Furest', ja l' SulFUR-ESTulo, Serĝo Sir', 28p. A4.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
Volumoj Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine de LKK en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Kelkaj artikoloj el LKK en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)