La Kapkusena Libro

La Kusena Libro (Romaji : Makura no Sōshi, Kanji : 枕草子) estas japana verko de pensoj kaj reflektadoj pri la amvivo inter la japana aristokrataro, verkita fare de Sei Shōnagon dum ŝi estis kortegano de imperiestrino Sadako Sasaki, dum la Epoko Heian (749-1185) en Japanio. La verko estis kompletigita en 1002.

枕草子
Sei Shōnagon en ilustraĵo de la malfrua 17a-jarceno
Sei Shōnagon en ilustraĵo de la malfrua 17a-jarceno
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Sei Shōnagon
Lingvoj
Lingvo frumeza japana lingvo
Eldonado
Ĝenro zuihitsu
vdr
Sei Shōnagon, ilustraĵo de ekzemplero de Hyakunin Isshu (Edo periodo)
Sei Shōnagon

En la verko, la verkisto priskribas diversajn listojn, personajn pensojn, interesajn eventojn en la imperia kortego, poezion kaj ankaŭ opiniojn pri homoj de ŝia tempo. Malgraŭ esti persona verko, la verkado kaj poezia lerteco de la aŭtoro faras ĉi tiun verkon interesa artaĵo, kaj ĝi estas taksata kiel grava historia dokumento. Parto de la verko estis rivelita al la Imperiestra Kortego dum la vivdaŭro de Shōnagon. La verko estis tradukita en la anglan fare de Ivan Morris.

Estas filmo kun ĉi tiu nomo de reĝisoro Peter Greenway, kiu okazas en moderna Honkongo, sed forte rilatas al tiu-ĉi verko.

Fono kaj priskribo redakti

Laŭlonge de la historio, homoj de ĉiuj klasoj registris impresojn, kiuj helpis al historiistoj lerni pri siaj vivstiloj. Per tiuj taglibroj kaj verkaĵoj, historiistoj povis lerni pri signifaj okazaĵoj, antikvaj receptoj, ideoj kiuj ŝanĝis la pensmanieron (kaj la tutan manierismon) de socio. La taglibroj interalie instruas, ke malgraŭ la diferencoj inter la periodoj, homoj en la tuta mondo ĉiam volis kaj strebadis atingi potencon, rilatiĝi al siaj konuloj kaj funebris siajn amatojn. Japanio ne estis malsama, kaj laŭlonge de la historio estis verkitaj taglibroj kaj rakontoj, kiuj instruis multon pri la vivo de la japanoj.

Dum la Heian-epoko, japanaj kulturaj trajtoj formiĝis inter la aristokrataro, kiuj estis esprimitaj en pentrado, literaturo kaj verkado. Unu el la unuaj inventoj kiuj signife influis la kampon de literaturo estis la invento de du novaj skribsistemoj konataj kiel Kata Kana. Ĝis la Heian-epoko, la aristokrataro nur uzis ĉinajn signojn. Sed en la 8-a jarcento p.K., budhisma monaĥo nomita Kukai inventis silabajn skribsistemojn bazitajn sur abstraktaj ĉinaj signoj. La ĉinaj legosignoj estis plejparte uzitaj fare de la registaroficistoj, kiuj estis viroj de nobelgentoj. Dank' al KataKana, kiu estis skribosistemo pli facile parkerigebla ol la ĉinaj legosignoj, komenciĝis literatura disfloro ankaŭ inter homoj, kiuj ne apartenis al la oficistoj, inter ili virinoj. Krome, aristokrataj familioj instigis siajn filinojn akiri edukon kiel ilo por socia moviĝeblo.

Inter la grandaj verkistoj de tiu tempo, oni povas trovi Sei Shonagon. Sei Shungun verŝajne naskiĝis en 966 kaj mortis en 1025 en Kioto. Ŝi venis de juniora nobelgento kaj estis kunulo de imperiestrino Teishi. Ne multe estas konata pri ŝi krom ke ŝi estas tre saĝa knabino kaj la rivalo de la verkisto Murasaki Shikibu, kiu verkis la romanon Genji Monogatari. Ŝi verkis tiu ĉi verko ŝajne komence de la 11-a jarcento, kiel parto de taglibro de impresoj kiujn la nobelaro kutimis noti kaj konservi sub la kapkuseno. Tie ŝi priskribis, interalie, amvivon en la Heian-epoko. En tiuj jaroj la viroj de la aristokrataro kutimis svati la virinojn de la aristokrataro per kantoj, viziti ilin nokte kaj pasigi nokton de amo kun ili. En ŝia libro Sei Shonagon priskribas la modelon de la perfekta sinjoro kaj ankaŭ kritikas la virojn kiuj vizitas ŝin.

Do kiu estas la perfekta sinjoro en la Heian-epoko laŭ Shonagan? Unue, viro, kiu ne parolas pri siaj eks-amantoj pasigante tempon kun alia knabino. Due, ulo, kiu bedaŭras, ke hodiaŭ matene venis, kaj tial devas foriri. La perfekta viro devas resti en la lito de la nobla virino ĝis la mateniĝo kaj lia amanto estas devigita elpeli lin el ŝia ĉambro. Krome, la perfekta viro permesos al sia amatino dormi post la nokto de amo, kaj ne vekos ŝin dum li pretas eliri. Reveninte al sia domego laca kaj elĉerpita, li skribos al sia amanto poemon en stiligita skribo. Li sendos la amleteron per zorge elektita mesaĝisto, kaj ne deprenos de li siajn okulojn, ĝis li estos for de la vido. Poste en la tago li revenos al sia ĉambro por parkeri budhismaj sutroj kaj ĉinaj poemoj.

Bibliografio redakti

  • Bundy, Roselee. “Japan’s First Woman Diarist and the Beginnings of Prose Writings by Women in Japan.” Women’s Studies, vol. 19, no. 1, July 1991, p. 79. Academic Search Complete, doi:10.1080/00497878.1991.9978855.
  • Sei Shōnagon. (1971) The Pillow Book of Sei Shōnagon, trans. Ivan Morris, London: Penguin Books. ISBN 0-14-044236-7.
Originally published in 1967 by Columbia University Press.
  • Sei Shōnagon. (2011) The Pillow Book of Sei Shōnagon, the Diary of a Courtesan in Tenth Century Japan, trans. Arthur Waley, Rutland, Vermont: Tuttle Publishing. ISBN 978-4805311080.
  • Henitiuk, Valerie. (2011) Worlding Sei Shônagon: The Pillow Book in Translation. Ottawa: University of Ottawa Press. ISBN 978-0-7766-0728-3. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Gibney, Michele. "Defining the Feminine Impact on the Progression of Japanese Language: An inquiry into the development of Heian period court diaries" (2004) Library of the University of Pacific
  • Penney, Matthew. “The Pillow Book.” Salem Press Encyclopedia 2016: Research Starters. Accessed 21 February 2017.
  • Reese, Lyn. Heian Period. Women In World History Curriculum. www.womeninworldhistory.com/Heian9.htm. Accessed 27 February 2017.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti