La Karavano

fabelaro de Wilhelm Hauff
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Karavano [1] [2] estas verko de Wilhelm Hauff, esperantigita el la germana de J. W. Eggleton. Tiu ĉi traduko aperis 107-paĝa en Londono danke al Brita Esperantista Asocio, en la jaro 1910. Sekvis dua eldono en 1921.

La Karavano
La Karavano
La Karavano
Aŭtoro Wilhelm Hauff
Eldonjaro 1910
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 107
vdr

Recenzoj redakti

 
 6 rakontoj el oriento, iom similaj al la fabeloj de Mil kaj Unu Noktoj. La tradukinto uzis facilan fundamentan stilon. 
— 1911, Georges Stroele, Esperanto, p. 92
 
 Belaj rakontoj de Hauff (1802-1827) kiuj aperis sub la titolo Fabeloj en The British Esperantist. Agrabla traduko. 
— 1923, Historio de Esperanto I, paĝo 335
 
 La verkoj de Hauff (1802-1827) estas ĉie konataj kaj ŝatataj en Germanujo. Kvam (sic) ili estas ĉiuj laŭ stilo pure germana, La Karavano rememorigas forte pri Mil kaj Unu Noktoj: ĝi enhavas ses tre interesigajn rakontojn, mirindajn kiel ĉiuj orientaj rakontoj. La traduko de S-ro Eggleton estas ege prizorgita kaj estas nova pruvo, ke Esperanto estas la plej tatiga diskonigilo de la tutmonda literaturo. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)
 
 Ni estas konvinkitaj, ke la nova eldono de tiu ĉarma libro ricevos de la tutmonda Esperantistaro la saman bonan, akcepton, kiel ĝia antaŭa elĉerpita eldono. Kiel niaj legantoj scias, «La Karavano» estas kolekto de 6 fabeloj de la tro june mortinta svaba poeto Hauff. Kiel ripoziga legaĵo la libro certe meritas lokon en ĉiu speranta libraro. Jen la titoloj de la 6 fabeloj el kiuj konsistas la verko: La Historio pri Kalifo Cikonio, La Historio pri la Fantomŝipo, La Historio pri la Dehakita Mano, La Savo de Fatme, La Historio pri Malgranda Muk kaj la Fabelo pri la Falsa Princo
— [Belga Esperantisto]] n087 (maj 1922)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti