Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kompanio estas grupo de Esperantistoj el diversaj landoj kiuj kreas podkastojn. Ĝiaj ĉefaj membroj estas: Carlos Hernández (Meksiko), Flavio Silva (Brazilo), kaj Catie Neilson (Usono). Foje ankaŭ aperas aliaj oftaj partoprenantoj kiel Chus el Katalunio, Hispanio (kreanto de la podkasto Ne Parolu Pri Esperanto) kaj Alekĉjo (Francio).

La diversaj projektoj de La Kompanio estas:

  • La Malkongreso: Reta evento organizita en 2020 kaj 2021, laŭ kiu homoj sendas videojn prelegantajn pri maloftaj temoj de seriozaj E-eventoj. Por vidi la videojn de pasintaj Malkongresoj, iru al ilia jutuba kanalo.
  • La Malfamuloj: Renkontiĝoj inter Carlos kaj Pietro, en kiuj ili babilas nature kaj senzorge foje pri temoj, foje nur pri siaj opinioj.
  • Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj. Carlos rakontas al Pietro kaj al Chus pri strangaj mondaj historioj veraj (au almenaŭ onidire veraj).
  • Mitoj
  • Malfamaĵoj
  • Ludi ol Labori - Kejti kaj Carlos ludas "ĉu vi preferas..." kun strangaj opcioj, ili rakontas pri strangaj novaĵoj de la mondo, kaj je la fino ili ĉiam ludas malsimilan ludon.
  • Sankta F.E.K.! - Aperonta dum 2023.