La Krizalido
En 1980 Solen' kune kun Arno Lagrange fondis la teatron La Krizalidon en Figeac (Lot, Francio), kiu prezentadis dulingve: france kaj Esperante. Krizalido prezentis spektaklojn en dekduo da eŭropaj landoj (Francio, Belgio, Britio, Nederlando, Germanio, Danio, Svedio, Pollando, Hungario, Italio, Jugoslavio, Katalunio) en Esperanto-renkontiĝoj (inter aliaj: UK 1982, UK 1987, IJK 1987, KEF, francaj kaj katalunaj kongresoj) laŭ invito de lokaj kluboj kaj en diversaj spektaklejoj en Sudfrancio. La lasta prezentaĵo de Solen' estis Lasu neĝon fali, kiun ŝi - jam tre malsana - prezentis en julio 2000 dum KAFE.
Teatraĵoj kiujn prezentis La Krizalido
redaktijaroj | Esperanto- titolo |
Franca titolo |
Aŭtoro/ Tradukisto |
Gerolantoj/ Reĝisoro |
prezentoj |
---|---|---|---|---|---|
1980-1987 | Ĉu Dio bojas? | Dieu aboie-t-il ? | François Boyer / GL | AL+S+1 kromrolulo/Laala | CAT, NL, YU, H, I |
1981-1987 | La forlasitino | La délaissée | Max Maurey / GL | AL+S | |
1982 | La evento | L'événement | Guy Foissy / GL | AL+S/Laala | H |
1982 | Soleco | Solitude | Emilija Lapenna | S/AL | |
1983 | Babel aujourd'hui | kunverkado | Thierry Aline AL / Kimmiche, F VanCaneghem |
Arras Cournon | |
1984 | Princesses englouties | Solen' | Patrick, Roger, Irène, S /S | Avignon | |
1986 | La Amanto | L'Amant | Harold Pinter / Eric Kahane / AL | AL+S | GB DK PL |
1986 | La plezuro disiĝi | Le plaisir de rompre | Jules Renard /AL | AL+S | GB DK PL |
1988 | La forfuĝo | GL | AL GL S | S | |
1988 | Ŝtona gasto | Michel Duc Goninaz (laŭ Puŝkin) | AL GL S Anaïs | S | |
1989 | Sagana, algonkenaj fabeloj | Sagana, contes algonquins | Bernard Assiniwi / AL | AL S Anaïs | DK |
1990 | Meluzina | Mélusine | Solen' /GL | S | S |
1994-1995 | Les Mystères de Figeac | Solen' | Historia spektaklo kun 40-o da gepartoprenantoj /S | Figeac | |
1994 | Nuit d'ivresse | Josiane Balasko | Michel, Pascale, AL | ||
2000 | Lasu neĝon fali | Laissez tomber la neige! | Pierrette Dupoyer /GL | S | Tuluzo |
2000 | L'Egyptien | Solen' | Ne finrealigita projekto pro forpaso de Solen' |
Eksteraj ligiloj
redakti- Spektakloj kiujn Arno Lagrange kaj Solen' partoprenis, TESPA, Krizalido, ktp