Malfermi la ĉefan menuon

La Laborista Esperantismo

broŝuro de E. Lanti
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Laborista Esperantismo estas 40-paĝa verko de Eŭgeno Lanti, unuafoje eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1928.

La Laborista Esperantismo
La Laborista Esperantismo
Aŭtoro Eŭgeno Lanti
Eldonjaro 1928
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 40
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

    • Antaŭparolo
  1. Civilizeco kaj artefariteco
  2. Viva artefarita lingvo
  3. Esperanto je la servo de la Proletaro
  4. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
  5. Apero de nova tendenco: Sennaciismo
  6. SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
  7. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro

RecenzojRedakti

 
 La Laborista Esperantismo estas kvazaŭ programo de la SAT-movado. 
— 1928, Historio de Esperanto II, paĝo 470
 
 Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon. 
— 1929, La Socialisto, paĝo 8

EldonojRedakti

La verko estis plurfoje reeldonita depost 1928. Ĝi aperis ankaŭ nacilingve, interalie:

La publikigo de tiu dokumento, interpretita de kelkaj kiel provo trudi oficialan programon al SAT, estis unu el la elementoj, kiun uzis la stalinisma opozicio por ataki la gvidantojn de SAT dum la 30-aj jaroj.

Eksteraj ligilojRedakti