La Lanterno Azia
La Lanterno Azia estas Esperantlingva revuo, oficiala organo de Korea Esperanto-Asocio.
La Lanterno Azia | |
Kovrilpaĝo de la revuo, julio 2016
| |
revuo | |
---|---|
Speco | oficiala organo |
Periodeco | ĉiumonata |
| |
Lando | Sud-Koreio |
Urbo | Seulo |
Posedanto | Korea Esperanto-Asocio |
Establodato | 15-an de septembro 1975 |
Prezo | 11,50 EUR jare |
| |
Enhavo redakti
En la revuo aperas raportoj kaj en la korea kaj en Esperanto pri eventoj, planadoj de venontaj Esperanto-aranĝoj, agadoj por disvastigi kaj instrui Esperanton en la lando kaj la najbaraj, recenzoj de libroj. Enestas fine de la revuo memoroj pri renkontiĝoj en Koreujo.
Eksteraj ligiloj redakti
- “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: super-rigardo„ ĉe YouTube
- multaj numeroj de La Lanterno Azia en formato PDF per la retejo de Korea Esperanto-Asocio