La Maraude ([la marOd']) estas staĝejo situanta en la vilaĝo Arrout de la franca departemento Ariège en suda Francio. En la staĝejo dum ferioj kaj en lernejtempo akceptiĝas infanoj kaj adoleskantoj por "verdaj klasoj", t.e. ekkonigo de la naturo kaj de la kampara vivo. La gegvidantoj de la staĝejo ankaŭ ofte akceptas lingvo-staĝojn pri Esperanto. Sunkompanio estas la nomo de la esperanto-grupo kiu gvidas tiujn kursarojn.

Arrout (Francio)
Arrout (Francio)
DEC
Arrout
Arrout
Arrout

Eksteraj ligiloj redakti