La Mata de Ledesma

La Mata de Ledesma estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. La Mata de Ledesma estas tradukebla etimologie al La Arbaro de Ledesma.

La Mata de Ledesma
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37130
Demografio
Loĝantaro 104  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 5° 58′ U (mapo)41.000555555556-5.9708333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 38,65 km² (3 865 ha) [+]
La Mata de Ledesma (Provinco Salamanko)
La Mata de Ledesma (Provinco Salamanko)
DEC
La Mata de Ledesma
La Mata de Ledesma
Situo de La Mata de Ledesma
La Mata de Ledesma (Hispanio)
La Mata de Ledesma (Hispanio)
DEC
La Mata de Ledesma
La Mata de Ledesma
Situo de La Mata de Ledesma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Mata de Ledesma [+]
vdr
Detalo de romanika kapitelo de la preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Barrero de Porqueriza, Gejo de Diego Gómez, La Mata de Ledesma, Porqueriza kaj Pozos de Mondar, okupas totalan areon de 38,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 106 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas dolmenoj kaj aliaj restaĵoj de prahistoriaj tempoj, sed la nunaj setlejoj fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti