La Morto kaj la junulino

La Morto kaj la knabino estas subjekto de la vidaj artoj, de la literaturo kaj de la muziko, kiu troviĝas jam en la renesanco ĉe Niklaus Manuel (1484–1530) kaj Hans Baldung Grien (1484–1545) kaj estis reekprenata ĉefe en la 19-a jarcento. En la tradicio de la motivo Morto aperas kiel deloganto aŭ eĉ amanto de la junulino.[1]

Hans Baldung Grien: Der Tod und das Mädchen, 1517

Priskribo redakti

Fama ekzemplo de ĉi tiu temo en la 19-a jarcento estas la arĉkvarteto n-ro 14 d-minora D 810 Der Tod und das Mädchen de Franz Schubert (1797–1828). Sian nomon dankas la kvarteto ekestinta en 1824 al la temo de la dua movimento, kiu devenas el la lido Der Tod und das Mädchen laŭ samnoma poemo de Matthias Claudius (1740–1815), kiun en 1817 komponis ankaŭ Schubert. Jen la teksto de Claudius:

Das Mädchen:
Vorüber! Ach vorüber!
Geh wilder Knochenmann!
Ich bin noch jung, geh Lieber!
Und rühre mich nicht an.

Der Tod:
Gib deine Hand, du schön und zart Gebild!
Bin Freund, und komme nicht, zu strafen:
Sei gutes Muts! ich bin nicht wild,
Sollst sanft in meinen Armen schlafen.

La junulino:
Preteren! Aĥ preter!
Iru kruda ostul'!
Mi junas, iru kara!
Kaj ne vi tuŝu min.

La Morto:
Donu vian manon, vi belulin'!
Amiki, ne puni mi volas:
Kuraĝu! mi ne krudas ja,
En mia brak' trankvile dormu.

 
Adolf Hering: Der Tod und das Mädchen (Death and the Maiden), 1900


La arĉkvarteto estas menciita en la romano Brandung (ondoresalto) de Martin Walser kiel iaspeca gvidmotivo; same kiel en la teatraĵo Ariel Dorfman La muerte y la doncella (1991), kiun en 1994 Roman Polanski filmis sub la titolo Death and the Maiden. Ankaŭ Michel Tournier verkis novelon kun la titolon La jeune fille et la mort. Moderna interpretaĵo (2007) de la lido komponita de Franz Schubert devenas de la ensemblo Bacio di Tosca. Theodor Haering verkis 1943 novelon sub ĉi tiu titolo.

Interesaĵo redakti

  • Kiel frua arta prezentado de pubhararo en la eŭropa moderna epoko validas la pentraĵo Der Tod und das Mädchen de Baldung.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti