La Naŭzo
La Naŭzo (france : La Nausée) estas romano filozofia kaj iomete aŭtobiografia de Jean-Paul Sartre, publikigita en 1938. Estas per tiu libro, sia unua romano, kiel Sartre atingis famon kiu estis disvolvanta poste. En 1950, tiu romano estas inkludita en la liston de la Grand prix des Meilleurs romans du demi-siècle (Granda premio de la Plej bonaj romanoj de la duona jarcento).
La Naŭzo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jean-Paul Sartre | |
Eldonjaro | 1963 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 222 | |
Malgraŭ esti romano, "naŭzo" ankaŭ povas esti rigardata kiel speco de filozofia eseo. Fakte li estas unu el la plej gravaj el la ekzistadismaj skribaĵoj.
Intrigo
redaktiLa romano estas skribita en la unua persono kaj rakontas la rakonton de deprimita kaj soleca historiisto nomita Antoine Roquentin. Naŭzo estas la negativa sento, kiun la protagonisto sentas kiel rezulto de konscio pri la absurdaĵo de la sensignifa moderna vivo kaj la objektoj kiuj akompanas ĝin. La rakonto prezentas senton de kompleta fremdiĝo de la individuo de la medio ĝis la punkto de malligo.
Malgraŭ ĝia maldensa intrigo, "La Naŭzo" estas konsiderata kiel literatura ĉefverko pro sia filozofia kaj psikologia profundo kombinita kun sia unika stilo.
En Esperanto aperis
redaktiLa libro estas esperantigita fare de Roger Bernard kaj eldonita de Universala Esperanto-Asocio en la Serio Oriento-Okcidento en 1963.