La Nuksrompilo

La Nuksrompilo (ЩелкунчикŜĉelkunĉik en la rusa) estas baleto kun du aktoj, tri bildoj kaj 15 scenoj, unuafoje prezentita de la 6-a ĝis la 18-a de decembro 1892 en la Mariinskij-Teatro de Sankt-Peterburgo, sub la gvido de Riccardo Drigo kaj kun koregrafio de Lev Ivanov.

La Valso de la Neĝeroj (fino de la Akto Unua)

La libreto de Ivan Vsevoloĵski kaj Marius Petipa inspiriĝas per la versio de Alexandre Dumas (patro) de mirfabelo de Hoffmann : Nußknacker und Mausekönig (La Nuksrompilo kaj la reĝo de la musoj en la germana). La muziko, konfidita al Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj komponita de februaro 1891 ĝis marto 1892, estas sendube unu el la hodiaŭ plej popularaj baletmuzikoj kaj unu el la plej ŝatataj verkoj de Ĉajkovskij, eĉ se tiu, tro modesta, ne volis kredi ke La Nuksrompilo iam ajn fariĝos sukcesoplena.

Intriga ResumoRedakti

La baleto rakontas la magian, romantikan  historion pri Klara kaj ŝia pupo Nuksorompilo, donacita de ŝia onklo-magiisto, okaze de kristnaska familia festo. Ŝia frato ekĵaluzas, prenas ĝin de la fratino kaj jen rompas ĝin. Ŝi prenas sian difektitan pupon kaj dormigas ĝin ĉe sia brusto — kaj ankaŭ ŝi endormiĝas. Klara do eksonĝas. Unue  ŝi trovas grandajn ratojn en la ĉambro, grandaj arboj anstataŭis la meblojn, ekfuriozas batalo inter soldatoj kaj ratoj. La Nuksorompilo transformiĝas en belan princon, kiu kondukas la knabinon al la Regno de Neĝo.

La dua akto komenciĝas per belegaj dancoj, interalie la famega, kortuŝa Valso de Floroj. Malfermiĝas la Regno de Dolĉaĵoj, kaj sin prezentas homoj el pluraj landoj, kun siaj apartaj trajtoj: hispanoj, araboj, ĉinoj, rusoj. Alvenas la flutistoj. La spektaklo entuziasme viglas! Ripetiĝas la Valso de Floroj. La kulmino okazas per dancado de paro — La Suker-Feino kaj la Princo. Sorĉe fermiĝas la mirinda promenado en magia regno. Subite, Klara “vekiĝas”, kaj ekkonscias, ke ĉio estis nenio alia ol sonĝo... Ĉu fakte nur sonĝo?

Akcepto kaj tradicioRedakti

Piotr Ilich Tchaikovsky verkis tri baletojn, kiuj faras ĝis nun grandan sukceson. “La Nuksorompilo” fariĝis la kristnaska tradicio. Ĉiuj grandaj dancgrupoj tra la mondo prezentas ĝin ĉiujare, kaj la publiko ĉiam varme aplaŭdas.

“La Nuksorompilo” estas grandioza himno al la fantazio, perfekte taŭga por la Kristnasko. Ĝi estas konkreta pruvo, ke fantazio kaj imagemo ne estas propra nur al la infana menso. Ĉiu homo povas trovi en ĝi nutron al siaj sentoj. La ideala beleco, eĉ se ne atingebla, signifas aspiron al Belo kaj Bono. Tchaikovsky estis eble unu el la plej talentaj verkistoj de baletoj kaj aliaj romantikaj muzikaĵoj. Alia rava verko lia, La “Lago de Cignoj”, estas eble la plej konata baleto en la tuta historio de muziko. Oni konsideras lin la plej populara rusa komponisto ĝis nun.

Eksteraj ligilojRedakti