La Olmeda de Jadraque
La Olmeda de Jadraque (La Ulmejo de J.) [ĥaDRAke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi troviĝas je malmultaj kilometroj de la turisma urbo Sigüenza.
La Olmeda de Jadraque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19266 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Emilio Barahona Ruiz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,02 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 2° 44′ U (mapo)41.1275-2.7394444444444Koordinatoj: 41° 8′ N, 2° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 893 m [+] | ||
Areo | 11,71 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Olmeda de Jadraque [+] | |||
Loĝantoj redakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 12 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,02 loĝ/km².
Situo redakti
La Olmeda de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 995 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,71 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′39″N 2°44′22″Ok.
Historio redakti
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 12, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Olmeda de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Olmeda de Jadraque kie oni falis al la nunaj 12.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.